La nova itala registaro estas aprobita


vendredo, la 3-a de majo 2013

Enrico LETTA

La nova registaro de Italujo, estrata de Enrico LETTA, gajnis la aprobon de la Parlamento la 30-an de aprilo.

Enrico LETTA, kiu naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1966 en Pizo (Italujo), estas itala politikisto kaj ekde la 28-an de aprilo 2013 la nuna ĉefministro de Italujo. Li ankaŭ estas la vicsekretario de la Demokrata Partio, kaj ano de la Ĉambro de Deputitoj. Li servis kiel Ministro pri Eŭropaj Aferoj de 1998 ĝis 1999 kaj kiel Ministro pri Industrio de 1999 ĝis 2001. Sia "antaŭulo" Pier Luigi BERSANI, kiu gvidis la Demokratan Partion, ne sukcesis formi novan registaron.

La 28-an de aprilo la nova kabineto de Italujo faris ĵuron de enoficiĝo. Tamen dum la ĵuro en palaco antaŭ la ĉefministrejo okazis pafado, kiu kaŭzis vundiĝon de 2 ĝendarmoj kaj 1 pasanto. La nova ministro pri internaj aferoj diris, ke la pafado estis izolita evento, kiu ne malhelpis la ĵuron. La nova registaro konsistas el 21 ministroj, inter ili estas 7 virinoj. La averaĝa aĝo de la nova kabineto malaltiĝas ĝis 53 kontraŭ antaŭe 64.
Itala prezidento Giorgio NAPOLITANO priskribis la novan registaron kiel politikeca registaro.

Jam la 1-an de majo Enrico LETTA vizitis Francion kaj poste Belgujon por diskuti interalie pri la ekonomia politiko de la Eŭropa Unio.


Fontoj

(it) Redazione online «Governo Letta, fiducia anche al Senato» – Corriere della Sera, 30-a de aprilo 2013 (arkivita [ ])

Pluveta «Itala nova ĉefministro vizitis Francion kaj Belgion» –  Ĉina Radio Internacia, 2-a de majo 2013 (arkivita [ ]) 
Xiong «Itala oficonta ĉefministro publikigis kabinetan nomliston» –  Ĉina Radio Internacia, 28-a de aprilo 2013 (arkivita [ ]) 



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:   Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo