La unua homo ricevonta vakcinon kontraŭ KOVIM-19 en Peruo estas prezidanto Francisco Sagasti
Dimanĉo, la 7-a de februaro 2021
La perua ministro pri sano, Pilar Mazzeti, anoncis ĉi-sabate ke la perua prezidanto Francisco Sagasti estos la unua persono en la nacio, kiu estos inokulita kontraŭ la kronviruso (KOVIM-19), pere de la unua livero de vakcinoj alsenditaj de la ĉina laboratorio «Sinopharm», kiu realigos en la venontaj monatoj la vakcinadon al la restaĵo de la perua civitanaro ĉe nacia nivelo.
Laŭ la komentario de Mazzeti, la prezidanto intencis ne inokuliĝi ĝis la fina etapo, tamen malgraŭ tio, li decidis ke tio «ne estas logika» pro la bezono montri la maldanĝeron kaj gravecon de la vakcino. Mazzeti diris: «Li estas simbolo, kaj li devas inokuliĝi la unua antaŭ ĉiuj aliaj - poste ĉiu la sanpersonalo kaj poste ĉiu la restaĵo».
Oni atendas ke la vakcinoj liveriĝos proksimume la 7-an de februaro, dum la postefikoj de la dua ondo de la kronvirusa pandemio en Peruo.
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo El presidente Francisco Sagasti será la primera persona que se vacunará en el Perú, el hispanaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
(hispane) «"Es el símbolo": Mazzetti confirma que Francisco Sagasti será la primera persona que se vacunará en el Perú» – , 06-02-2021 (arkivita [ ]) (hispane) «COVID-19: Francisco Sagasti será la primera persona en recibir la vacuna de Sinopharm, anunció Mazzetti» – El Comercio (Perú), 06-02-2021 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |