La unua renkontiĝo de blogantoj en Vatikano

Merkredo, la 4-a de majo 2011

Baziliko de Sankta Petro.

Je la 2-a de majo 2011, lundo, ekokazis la unua en la tuta historio vatikana renkontiĝo de blogantoj de la tuta mondo. La renkontiĝon aranĝis 2 papaj konsilistaroj: por Kulturo kaj por Amaskomunikiloj.

De miloj da kandidatecoj oni elektis 150 blogojn kaj invitis iliajn aŭtorojn. Radio Vatikana informis, ke "kvankam [...] vatikana renkontiĝo ne devis relati al nur katolikaj blogoj, vere multe da renkontiĝanoj estis relatata al eklezia socio".

Inaŭgirinto de la renkontiĝo, ĉefepiskopo Claudio Maria Celli, diris, ke "estas ĝi la unua, sed certe ne la lasta ago de Vatikano por tiu grava sfero de diĝita sfero".

Marde, posttagmeze, en Irish Pub en Romo okazis la unua "PostFesto" de la invititaj blogantoj.

Fontoj