La unua testa flugo de hipersona aviadilo «Talon-A»

Merkredo, la 13-a de marto 2024

Esplora aviadilo «Talon-A»
La aviadilo-portanto «Rok»

La 9-an de marto 2024 usona aerkosma firmao «Stratolanĉ Sistems» (angle: Stratolaunch Systems) okazigis testan flugon TA-1 dum kiu oni esploris fuzilon de ĝia kosmofluga sistemo «Talon-A».

La testa flugo TA-1 komenciĝis je la 10:17 laŭ pacifika tempo (UTC−8): aviadilo «Rok» (angle: Roc) startis de aerkosma haveno Moĥave (angle: Mojave Air and Space Port) al Pacifiko, kie estis lanĉita fuzilo de TA-1. La flugilo Rok revenis al la haveno post kvarhora flugo.

Dum la testo, ni atingis la altan supersonan reĝimon proksiman al hipersona flugo.
Zachary Krevor, prezidanto kaj plenuma direktoro de Stratolanĉ Sistems

Supera vic-prezidanto pri dezajnado kaj ekspluatado de «Stratolanĉ Sistems» Aaron Cassebeer deklaris atingitaj ĉiujn celojn de la testoflugo. «Talon-A» sukcese malkupliĝis de la aviadilo Rok, ekbruligis la fuzilon, stabile akceliĝis kaj plialtiĝis kun granda supersona rapideco. Dum la akcelo ĉiuj procezoj estis kontrolitaj kaj la aparato estis pilotata. Post atingi certan rezulton la aparato malakceliĝis kaj glisis ĝis surakviĝo. TA-1 estis nereuzebla kaj sinkis en la oceano laŭe al la plano.

Dum la sekva testa flugo TA-2 estos uzata la unua reuzebla hipersona aviadilo «Talon-A», kiun oni planas lanĉi dum la dua duono de 2024. La tria aparato TA-3 estas konstruata de «Stratolanĉ Sistems».

La rezulto de la testa flugo TA-1 grandparte dependis de sukcesa funkciado de fuzilo «Ĥadlej» farita de firmao angle: Ursa Major Technologies. La motoro estas provizata per likva oksigeno kaj keroseno kaj produktas tirforton je 5000 pundo-fortoj. Dum la esplora flugo la fuzilo «Ĥadlej» funkciis proksimume 200 sekundojn.

La firmao «Stratolanĉ Sistems» estis establita en 2011 de kunfondinto de «Microsoft» Paulo Allen kaj fondinto de «Skaled komposites» Bert Rutan. Ek de komenco celo de la firmao estis lanĉoj de kosmaj raketoj per giganta dukorpa sesmotora aviadilo. «Stratolanĉ Sistems» sukcesis konstrui la gigantan aviadilon «Rok», sed la morto de Paulo Allen nebuligis estonton de la projekto. Tamen fin-fine la firmao revenis al esploroj kaj decidis koncentriĝi je konstruado de propra aviadilo.

Fontoj redakti