Leĝprojekto en parlamento riskigas la italan Vikipedion

Ĵaŭdo, la 6-a de oktobro 2011


Italio — Leĝprojekto, kiu estas diskutata en la Parlamento de Italio, riskigas la Italan Vikipedion pro alineo 29 de tiel nomata leĝprojekto pri interaŭskultoj, kiu postulus, ke laŭ postulo de persono, kiu taksas ian enhavon «damaĝa por sia reputacio», retpaĝaroj devas fari difinitan de tiu persono korekton ene de kvardekok horoj ekde la peto, kaj sen iu ajn komento.

Kiel protesto, itala Vikipedio kaŝis ĉiujn siajn paĝojn, kaj nure aperigas komunikon, kie ili esprimas sian timon pro ebla fermo de la itala Vikipedio.

La novaĵo pri la parta fermo faras eĥon en la Informaj televidoj de Italio, frazojn kiel «la mondloko de respondoj estas en danĝero» oni povas legi en centoj de TTT-paĝoj.

La Leĝprojekto, kiu kaŭzus la definitivan fermon de la itala Vikipedio, estas nomata «DDL intercettazioni» (leĝprojekto pri interaŭskultoj), specife ĉe la alineo 29, kiu diras:

Pri retejoj, tie entenitaj gazetaroj kaj periodaĵoj diskonigitaj per telematiko, deklaroj aŭ rektigo estas publikigitaj, ene de kvardekok horoj de la peto, kun samaj grafikaj trajtoj, kun la sama metodo pri aliro al retejo kaj kun la sama videbleco de la novaĵo al kiu estas rilata.
La leĝprojekto - Normoj pri telefonaj interaŭskultoj ktp., p. 24, je litero a) (alineo 29)

La komuniko de Vikipedio diras, ke «estas por Vikipedio neakceptebla limigo de la propra libereco kaj sendependeco: tia limigo aliigas la principojn, sur kiuj baziĝas la libera enciklopedio, kaj tio paralizas la horizontalan maniero por aliri kaj kontribui, finigante fakte ĝian ekziston, kiel ni konis ĝin ekde hodiaŭ»

Estu klare: neniu el ni volas disputi bezonon de defendo de la reputacio, de la honoro kaj de la reprezento de ĉiuj. Oni memoru, tamen, ke ĉiu italo estas jam protektita por tio de la artikolo 595 de la itala kriminala kodo, kiu punebligas la krimon pri misfamigo.
Itala Vikipedio, komuniko de oktobro 4-a de 2011

«Ni volas povi plidaŭrigi por manteni liberan enciklopedion kaj atingeblan de ĉiuj. La nia voĉo estas ankaŭ la via voĉo: Vikipedio estas jam neŭtrala, kial senefikigi ĝin?» Finiĝas la komuniko.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Proyecto de ley en parlamento pone en riesgo a Wikipedia en italiano, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).