Leon Roijen: UEA ripetas erarojn de UK 1933

Ĵaŭdo, la 18-a de julio 2024

GLAT-flago de Tanzanio
GLAT-flago de Tanzanio

La 14-an de julio 2024 en telegram-kanalo «Esperanto en Afriko» ekflamis akra diskuto pri homaj rajtoj en Tanzanio kaj venonta UK 2024 en tanzania urbo Aruŝo. La inicianto de la diskuto Leon levis problemon starantan antaŭ GLAT[1]-esperantistoj, dezirontaj partopreni la kongreson. Raportisto de Esperanto-vikinovaĵoj petis Leonon prezenti sian vidpunkton rilate al la Aruŝa UK, pozicio de UEA kaj antaŭtimoj pri GLAT-kongresanoj. La interparola okazis pli profunda ol estis atendita.

VladimirPF Leon, bonvolu prezenti vin per kelkaj frazoj

Mia nomo estas Leon Roijen, mi estas nederlandano, kunfondinto de geja junulargrupo en Maastricht, esperantisto de ĉirkaŭ 1989.

VladimirPF En via elpaŝo en telegram-kanalo de afrikaj esperantistoj vi kritikis UEA pro elekto de Tanzanio por UK 2024. Ĉu vi povas klarigi kialojn de via kritiko?

Certe. UEA en 1933 jam faris similan eraron. Dum oni jam povis scii, kio okazis en Germanio, UEA tamen decidis organizi Universalan Kongreson en tiu lando (UK 1933 en Kolonjo). La rezulto estis, ke judoj ne rajtis partopreni en la kongreso kaj ke oni kongresis kun la ĉeesto de nazioj. Do kun la fiuloj, kiuj poste murdos genton kaj familianojn de Zamenhof mem. Cetere, kiel konate, ankaŭ gejoj kaj ciganoj poste persekutiĝis de la nazioj. La organizo de UK en lando sub nazia reĝimo estas nepardonebla kaj nigra paĝo en la historio de UEA.

Kiam mi komparas la tiamajn faktojn al la nuna decido de UEA kongresi en Tanzanio, mi vidas similecon: Universala Kongreso devus esti ĝuste tio, kion ĝia nomo diras «Universala» do baze alirebla de ĉiuj. Tia nun ne estas la kazo pri UK en Tanzanio: En la lando regas sufiĉe ĝenerala malamo kontraŭ gejoj kaj pli grave: Samseksamuloj povas esti kondamnitaj je dumviva malliberigo. El la geja Esperanto-komunumo do memkompreneble aŭdiĝis pluraj voĉoj kontraŭ organizo de UK en Tanzanio kaj pluraj GLAT-uloj, interalie TEJO-anoj prave diris, ke ili ne pretos vojaĝi al la Universala Kongreso pro timo de persekutoj kaj ĝenerala sento de nesekureco. Por mi estas nekomprenebla afero, ke UEA ripetas - konsentite, sub iom aliaj kondiĉoj - la saman eraron de 1933.

VladimirPF Laŭ via opinio, ĉu UEA scias pri restrikto de tiuspecaj homaj rajtoj en Tanzanio?

Citaĵo el «Reago de LSG al la anonco de UK-2024 en Tanzanio»:

Estimataj,

Ni, la membroj de LSG (Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj), lernis, ke ekzistas eblo, ke la Universala Kongreso povus okazi en Tanzanio. Kvankam ni simpatias kun la deziro de tanzaniaj esperantistoj ricevi la mondan esperantan komunumon, ni deziras atenti la Kongresan Fakon de UEA, ke en Tanzanio oni punas samseksemulojn kaj transgenrulojn per monpuno kaj per vivdaŭra enprizonigo.

Kvankam praktike la probableco de enprizonigo estas malalta, membroj de seksaj kaj genraj minoritatoj povas esti la celo de ĉantaĝo por ne esti denuncitaj al la polico per mensogoj. Pro sekurecaj kialoj, kaj solidarece kun la GLAT-uloj (Gejoj, Lesboj, Ambaŭseksemuloj kaj Transgenruloj) enprizonigitaj nur por esti si mem en Tanzanio kaj aliaj landoj, ni taksas, ke GLAT-aj samideanoj plejparte ne povus nek volus partopreni UK-on en lando, kie ili riskos esti enprizonigitaj. Kaj ankaŭ estas la demando, ĉu LSG kunsido estus konsiderata kontraŭleĝa.

Ni do oficiale petas al la Kongresa Fako ne konsideri havi UK-on en lando, kie estas risko de monpuno kaj enprizonigo por GLAT-uloj. Ni dankas vin, pro via konsideremo.

Jes, pri tio ekzistas nenia dubo: La antaŭa, longdaŭra ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller jam en 2022 en Libera Folio atentigis pri la situacio en Tanzanio, kritikante la decidon de la estraro de UEA. Li tiam rimarkis: «Temas pri la jam tradicia principo ne kongresi en lando, en kiu ne ĉiuj asocioj, kiuj apartenas al la strukturo de UEA, povus libere kunsidi kaj iliaj membroj senti sin liberaj kaj sekuraj». Oni sciu, ke UEA havas aliĝintan fakorganizon, kiu okupiĝas pri GLAT-aferoj kaj ankaŭ tiu organizo protestis. Tamen, tiuj avertoj pri la gravaj malobservoj de homaj rajtoj en Tanzanio ne kondukis al adekvata reago, kiu nur povis esti la nuligo de la UK en tiu lando. Mi pensas, ke ĉiuj esperantistoj bonvenigas unuan UK en Afriko, sed estas afrikaj landoj, kiuj ne leĝe persekutas gejojn. Oni povintus elekti unu el tiuj landoj.

La afero estas des pli nekomprenebla ĉar UEA dum jardekoj reklamas, ke ĝi estas «en konsultaj rilatoj kun UNESKO» kaj Unuiĝintaj Nacioj kadre de homaj rajtoj kampanjas por gejaj rajtoj. Ankaŭ laŭ mia opinio, la decido kongresi en Tanzanio estas des pli stranga pro tio ke almenaŭ unu estarano mem apartenas al la GLAT-grupo.

VladimirPF Ĉu vi opinias, ke potenculoj de Tanzanio povos agi kontraŭ partoprenantoj de la Kongreso kaj perforte malhelpi al kongresa agado en aferoj rilataj al GLAT? Alidire: ĉu parto de partoprenantoj estas en danĝero?

Jes, la tanzaniaj leĝoj ebligas tion kaj ekzistas pluraj ekzemploj, ke ne nur temas pri minacantaj leĝoj, sed ke ili estas efektive uzataj por persekuti gejojn. Eĉ se kongrese oni ne okupiĝus pri la GLAT-temo, kio cetere ne estus akceptebla, la risko de persekutoj daŭre ekzistus. En tia lando, ekzemple samseksamaj paroj ne povas konduti simile kiel aliseksamaj paroj kondutas. Nur la simpla montro, ke ili estas paro, jam povus konduti al problemoj. Samseksamaj edzoj aŭ edzinoj eble eĉ tute ne sukcesus atingi la UK-on: Ekzemple, en mia pasporto estas menciita la nomo de mia edzo. Se mia edzo kaj mi do vojaĝus al Tanzanio, oni povus tuj vidi, ke ni estas samseksama paro. Legeblas en interreto mesaĝoj el la gejlesba komunumo, el kiuj montriĝas, ke oni rifuzis al samseksamuloj la eniron en la landon. Aldone mi devas diri, ke interalie la usona kaj nederlanda ambasadoj avertas pri la situacio koncerne GLAT-ulojn en Tanzanio.

Mi opinias ankaŭ: Oni ne devas nur konsideri la sekurecon de partoprenantoj: Eĉ se ilia sekureco estus garantiita de la tanzania registaro mem - en lando, kie oni klopodas komplete neniigi popolgrupon, same kiel en nazia Germanio, oni eĉ ne devus konsideri la organizon de Universala Kongreso.

Iuj esperantistoj klare ne komprenas la gravecon de la afero, sed komprenu, ke en tiu lando centmiloj (se ne pli) da vivoj estas detruataj. Aliseksamuloj imagu vivlongan kaŝadon de sia seksa orientiĝo kaj la riskon de severaj punoj, perfortoj kaj eĉ murdo kaze de malkovro.

VladimirPF Ĉu UEA prezentis oficialajn klarigojn pri la stato de GLAT-aferoj en Tanzanio? Ĉu estraro iel maniere preventis la danĝeron? Eble de Centra Oficejo sonis konsiloj kaŝi staton de interhomaj rilatoj aŭ aperis rekomendo ne viziti la kongreson?

Mi ne havas scion pri oficialaj klarigoj. Fakte nur kompleta kaŝo de seksa orientiĝo ebligus sekuran partoprenon en la Universala Kongreso en Tanzanio. Parolante pri seksa orientiĝo, homoj ofte tuj pensas pri seksumado. Seksumadon oni prefere - kaj por mi evidente - praktiku en la privateco de la propra dormoĉambro, sed ĝuste intenca, deviga kaŝo de normalaj, interhomaj rilatoj estas neakceptebla. Se aliseksamuloj povas publike kaj libere konduti kiel (am-)paro, al gejojlesboj oni ne devus doni konsilojn kaŝi sian seksan orientiĝon por partopreni en UK.

Mallige al via demando, mi volus levi ja jenan konsideron: Ĉu estus akcepteble, se UEA estus organizinta Universalan Kongreson en Sud-Afriko dum la Aparteco-epoko? Mi esperas, ke la malmultaj esperantistoj, kiuj ĉeestos la tanzanian UK-on, komprenas en kia malmorala situacio ili partoprenas. Per ilia ĉeesto, ili iel ankaŭ subtenas la reĝimon kaj sendas la signalon, ke ili fajfas pri homaj rajtoj por gejoj.

VladimirPF Ĉu GLAT-komunumo planis organizi iajn aranĝojn dum la venonta kongreso? Certe mi demandas pri kunsidoj, prelegoj kaj tiel plu.

Laŭ mia kompreno, jes. Mi ne sekvis la aferojn de proksime, sed rimarkis, ke dum la KOVIM-periodo la Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj post dorma stato reaktiviĝis.

Kiom nun restas de tiu aktiveco, mi ne scias. Mi povus bone kompreni, se oni iom perdis la volon oficiale aktivi ĉar nun la organizo, kiu devus esti «la patrino» de ĉiuj geesperantistoj, tiel naŭze kaj fripone malatentas bazajn, do ankaŭ gejajn, homajn rajtojn. Unu programero de la GLAT-komunumo dum UK-oj ofte estas vizito al loka GLAT-asocio. Tio evidente estas eĉ ne imagebla kaj tute neebla en Tanzanio.

VladimirPF Leon, mi citu ĉi tie vian eldiron en diskuto kiun vi lanĉis en telegram-kanalo «Esperanto en Afriko»:

Esperanto fariĝis por la bono de la mondo. Homoj, kiuj subtenas diskriminacion kaj persekuton de homoj, ne komprenas la celon de Esperanto. Ili nek subtenas nek kontribuas al la ideo malantaŭ Esperanto.


[1]

Ĉu vi povas deĉifri vian komprenon de vorto «Esperantisto»?

Kompreneble ni ĉiuj konas - aŭ devus koni - la Bulonjan Deklaracion: Esperanto estas neŭtrala kaj «esperantisto» estas ĉiu, kiu parolas Esperanton, «tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas.» Mi jam delonge estas esperantisto, mi «plenkreskiĝis» en Esperantujo kun tiu ideo de neŭtralismo. En la loka Esperanto-klubo, verŝajne kiel ĝenerale en tiu tempo en Esperantujo, oni evitis politikajn diskutojn. Dum longa tempo, tio estis saĝa sinteno por kunigi esperantistojn kun malsamaj konvinkoj, religioj ktp. Tiu neŭtralismo funkciis en la pasinteco. Eĉ bonege. Pensu pri la «Malvarma Milito» inter Okcidento Kaj Sovetunio. Mi kredas tamen, ke nuntempe tiu neŭtralismo perdis sian funkcion kaj estas bankrota, ankaŭ pro la malapero de la gvida rolo de UEA kaj lokaj kluboj kaj la transiro de la E-vivo al la reto, grandparte. Homoj nuntempe en multaj socioj fariĝis pli individuemaj, havas multe pli facilan aliron al tutmondaj informoj kaj formas siajn proprajn opiniojn, anstataŭ ol sekvi deklarojn, opiniojn, sintenojn de registaroj aŭ grandaj organizoj. En tiu kunteksto, homoj volas, ke la registaroj kaj organizoj (do ankaŭ esperantistaj) kiuj reprezentas ilin, havu klarajn starpunktojn. Laŭeble reprezentante ilian opinion. Kompreneble, tio estas malfacila: Ja kiel estroj de tuta lando aŭ de granda organizo kiel UEA povas reprezenti, por ĉiu kontentige, la - ofte plej malsamajn - starpunktojn de siaj civitanoj aŭ membroj?

Se temas, pri Esperanto, pri UEA, laŭ mi estas nur unu respondo: Homaj Rajtoj, ne nur por GLAT-uloj evidente sed por ĉiuj, estu la plej grava gvidilo por esperantistoj. Se temas pri Homaj Rajtoj, oni ne povas resti neŭtrala: Tio ja signifus, ke oni permesus, ke la plej forta venku. Defendo de homaj rajtoj eĉ ne nepre ĉiam signifas elekti la flankon de unu el du kontraŭ-uloj, mi eĉ dirus kontraŭe: Defendi homajn rajtojn plejofte konsistas el kondamno kaj prevento de perforto. En la kazo de GLAT-uloj, la perforto kompreneble venas nur de unu flanko, GLAT-uloj en Tanzanio perfortis neniun. Sed en aliaj konfliktoj, kiel ekzemple inter Israelo kaj Hamas, iom neŭtrala observanto povas konstati, ke estas agreso de ambaŭ flankoj.

Certe, tia aliro ne estas facila kaj sendube kaŭzos disputojn, ankaŭ en Esperantujo, ĝuste kontraŭ kio neŭtralismo celis protekti Esperantujon. Tamen, mi opinias, ke eĉ se la oficiala movado grave malfortiĝis, Esperanto jam estas sufiĉe matura kaj forta por transvivi tiajn disputojn kaj diskutojn. En la nuntempo, Esperanto rapide perdos kredeblecon, se ni ne ekfaros diferencon inter «esperantisto» unuflanke, kaj «esperantoparolanto» aliflanke.

VladimirPF Leon, grandan dankon pro viaj respondoj.

Vidu ankaŭ:
Ekskluziva intervjo de Vikinovaĵoj
Ĉi-tiun ekskluzivan intervjuon ricevis reportero de vikinovaĵoj Вдадимир Перепелица (VladimirPF) speciale por Esperanto vikinovaĵoj. Vi rajtas libere kaj sen pago kopii, disvastigi kaj korekti ĉi-tiun artikolon diverscele, ankaŭ por komerco, tamen vi nepre devas mencii la aŭtoron, ĉi-fonton kaj licencon. Ekzemple, tiel: VladimirPF; Vikinovaĵoj; CC BY 2.5. Vi ankaŭ nepre devas indiki ŝanĝojn, se ili okazis. La licencon de la ilustraĵoj ĝustigu ĉe Komunejo.

Referencoj

redakti
  1. GLAT - estas akronimo, kiu nomas la komunumon de gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj

Fontoj

redakti


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo