Libera programo por restarigi dosierojn densigitajn per RARv3

Merkredo, la 11-a de majo 2011

«Free Software Foundation» anoncis, ke aperis libera programaro por ekstrakti dosierojn el arkivoj kreitaj per versioj 3.x de la mallibera densignilo «RAR», inkluzive de ĉifritaj kaj plurvolumaj. Tio estas «The Unarchiver» («La elarkivigilo») farita de Dag Ågren.

La programoj «lsar» (listigilo) kaj «unar» (eligilo) estas disponigataj laŭ la permesilo «GNU LGPL», kaj povas funkcii almenaŭ per «Mac OS X», GNU-Linukso kaj Vindozo.

Antaŭe ekzistis plene liberaj elarkivigiloj nur por pli malnova densigmetodo RAR 2.0. La oficiala eligilo por la metodo uzata ekde versio 3.0, «UnRAR», kiun uzas ekzemple 7-Zip, havas unu malliberigan kondiĉon, malpermesantan rekreon de la densigmetodo de RAR, t.e. kreon de densigiloj kun tia metodo.

Fontoj

Ligiloj