Maldekstro gajnis regionan voĉdonadon, rearanĝo por Sarkozy

Mardo, la 21-a de marto 2010

Socialista Martine Aubry gajnis la regionan voĉdonadon. Sia partio, SP, obtenis la 29,1%.
Aktuala Prezidanto Nicolas Sarkozy. Lia partio, UMP, obtenis la 27,3%.

Nicolas Sarkozy kaj la dekstraj partioj estas venkitaj de la maldekstro, formata de la Socialista Partio de Martine Aubry, la Verduloj de Cécile Duflot kaj la Komunisma Partio de Marie-George Buffet.

La unuiĝinta maldekstro obtenis la 54,3% da voĉdonoj, dum la centr-dekstro obtenis la 36,1%, malgraŭ la sindetenismo: preskaŭ 1 de 2 ne voĉdonis. Sukceso aparte por la Socialista Partio, kio duobliĝis, post la fiasko de Eŭropa voĉdonado, kiam la SP obtenis nur la 16%.

Jean-Marie Le Pen kun lia Nacia Fronto, dekstre ekstremisma partio, obtenis la 8,6% kaj la centrista MoDem de François Bayrou estis forte reduktita kaj akiris nur malpli ol 5%.

Fontoj