Malio, Niĝero kaj Burkino establis aliancon

Ĵaŭdo, la 21-a de septembro 2023

Soldatoj de Malio.


La 17-an de septembro Malio, Niĝero kaj Burkino establis Aliancon de Ŝtatoj de Sahelo (france: Alliance des États du Sahel), kadre de kiu ili aranĝos komunan defendon kaj kunlaboron.

La dokumento, nomita Liptako-Gurma interkonsento, interalie tekstas: "Iu ajn atako kontraŭ la suvereneco kaj teritoria integreco de unu aŭ pli da partoprenantaj flankoj estos konsiderata agreso kontraŭ la aliaj flankoj". La alianco celas ankaŭ preventon aŭ subpremon de armitaj ribeloj. Ministro pri defendo de Malio Abdoulaye Diop diris ke la alianco estos kombino de militaj kaj ekonomiaj aktivadoj de la tri landoj, sed ilia prioritato estas lukto kontraŭ terorismo. Temas precipe pri ribelo, kiu komenciĝis en la norda Malio en 2012 kaj de tie disvastiĝis en 2015 al Niĝero kaj Burkino. La renkontiĝo, dum kiu estis subskribita la interkonsento, okazis en Liptako-Gurma regiono, kie ĉiuj tri landoj havas komunajn limojn kion profitas ribeluloj aktivantaj tiuloke.

La alianco sur la mapo de Afriko.

Antaŭe tiuj ĉi landoj esperis solvi la problemon de malsekureco kadre de alianco G5 Sahelo, en kiu membras ankaŭ Ĉado kaj Maŭritanio. Ĝi estis kreita en 2014 helpe de Francio kaj en 2017 ekhavis proprajn translimajn militfortojn por batali kontraŭ lokaj filioj de Alkaido kaj Islama Ŝtato. Tamen la rezultoj de ĝia agado estis nekontentigaj, malgraŭ rekta partopreno de francaj trupoj. Malio jam oficiale forlasis la aliancon.

En ĉiuj tri landoj regas registaroj, kreitaj post puĉoj de lokaj militistoj, kio grave fuŝis iliajn rilatojn kun Francio kaj la Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj (EKOŜ), kiu eĉ minacis Niĝeron per milita interveno post la puĉo okazinta tie la 26-an de julio. Responde al tio la 31-an de julio Burkino kaj Malio diris en komuna deklaro ke ili subtenas la nunan registaron de Niĝero kaj avertis, ke kaze de eksterlanda invado al tiu ĉi lando ili konsideros tion kiel atakon kontraŭ si mem kaj forlasos la EKOŜ.

Francio jam estis devigita forigi siajn trupojn el Burkino kaj Malio kaj nun tion postulas ankaŭ Niĝero, postulinta krome foriron de franca ambasadoro. Malio postulas ankaŭ foriron de la Plurdimensia Integriĝa Stabiligo en Malio de la Unuiĝintaj Nacioj (angle: MINUSMA).

La evento okazis sur la fono de aktiviĝo de tuaregaj ribeluloj en Malio kaj intertraktoj kun rusia vic-ministro pri defendo Junus-bek Jevkurov, antaŭnelonge vizitinta ĉiujn tri landojn. La lastajn intertraktojn li havis kun la prezidanto de Malio Assimi Goita kaj vic-prezidanto de la Nacia Konsilio pri Gardado de la Patrujo, Salifou Modi la 16-an de septembro, tagon antaŭ la establo de la alianco. Iuj ekspertoj konsideras tiujn ĉi eventojn interligitaj, atentigante ke en Malio kaj Burkino delonge kaj sukcese agas la rusia privata militkompanio Grupo Wagner. Aŭtoritatoj de ambaŭ landoj plurfoje laŭdis ĝin kiel oble pli efikan ol la francaj trupoj kaj inter postuloj de Usono al la nova registaro de Niĝero estis ne inviti la rusian militkompanion.

Fontoj redakti