Mallongaj novaĵoj de 18-a de aprilo 2024
Ĵaŭdo, la 18-a de aprilo 2024
Mallongaj novaĵoj de 18-a de aprilo 2024 (aldoni mallongan novaĵon (konsilo pri aldono):
- En Britio oni sukcesis pritaksi restaĵojn de giganta mara reptilio, mortinta proksimume 202 milionoj jaroj antaŭ. La unuajn partojn de la restaĵoj oni trovis en 2016 jaro, la duajn en 2022 kaj nun sciencistoj afiŝis rezultojn: verŝajne la reptilio estis 25 metroj longa.
- En Indonezia provinco Norda Sulaveso erubcias vulkano Ruango, situanta ĉe samnoma insulo. Evakuado estas bezonata por pli ol 11 000 homoj.
- En Kirgizio ŝtato blokas funkciadon de Tiktoko.
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|