Mezeŭropaj landoj prifortigas limprotekton

Sabato, la 10-a de oktobro 2015

Dosiero:Migrants in Hungary 2015 Aug 018.jpg
Migrantoj trapasantaj la Serbio-Hungarian landlimon en aŭgusto 2015.

Pro amasa alvenado de rifuĝintoj kaj migrantoj de sudokcidenta direkto tra Balkana duoninsulo al Mezeŭropo, oni plifortigas protekton de koncernaj landlimoj.

Hungario jam konstruis barilon sur sia limo kun Serbio kaj konstruas ĝin ankaŭ sur la limo kun Kroatio.

Ĉeĥio sabate post kelkaj jaroj denove restarigis ĉelimajn kontrolojn sur sia landlimo kun Aŭstrio atendante malfermon de landlimo inter Aŭstrio kaj Germanio. Ambaŭaj landoj (Ĉeĥio kaj Aŭstrio) estas membroj de Schengen-spaco, kie kontroloj sur la landlimoj ordinare ne okazas.

La situacio komencis per amasa alvenado de rifuĝintoj el diversaj landoj de Azio kaj Afriko. La ĉefa celo de la rifuĝintoj estas Germanio.

Fontoj