Miloš Zeman restas prezidento de Ĉeĥio

Sabato, la 27-a de januaro 2018

Miloš Zeman en oktobro 2017.


En dua rondo de rekta elekto de prezidento en Ĉeĥio venkis ĝia nuntempa prezidento Miloš Zeman kun 51,36 % da voĉoj. Lia kontraŭkandidato, Jiří Drahoš, ricevis 48,63 % da voĉoj.

Vicordo Kandidato Nombro da voĉoj Nombro da voĉoj en % Ordo laŭ voĉoj
7 Miloš Zeman 2 853 390 51,36 % 1.
9 Jiří Drahoš 2 701 206 48,63 % 2.

Miloš Zeman estis prezidanto de Ĉeĥia Socialdemokrata Partio ekde 1993 ĝis 2001 kaj estis ankaŭ ĉefministro de Ĉeĥio inter 1998 kaj 2002. Por posteno de prezidento de Ĉeĥio li jam kandidatiĝis en 2003, sed venkis en la elekto post 10 jaroj, la unua kiam prezidenton elektis civitanoj mem. Certaj agoj kaj diroj dum lia prezidenteco kaŭzis plurajn disputojn kaj inter politikistoj kaj en ĝenerala socio.

Jiří Drahoš estas longtempa sciencisto en Ĉeĥoslovakia kaj poste en Ĉeĥia Akademio de la Sciencoj. En 2008 li estis elektita kiel prezidanto de Akademio de la Sciencoj de Ĉeĥio, kiun li gvidis ĝis marto 2017. Je la 28-a de marto 2017 li anoncis sian intencon kandidatiĝi por posteno de prezidento de Ĉeĥio.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas sur la paĝo: