Miloj da tunizianoj manifestacias por sekulareco

Tunizio, la 21-a de marto 2012

Moncef Marzouki (arabe: المنصف المرزوقي) nuntempa prezidanto de Tunizio

Je la pasinta mardo, 20-a de marto, miloj da civitanoj el Tunizio, manifestaciis por postuli sekularan ŝtaton, en la Tunizia ĉefurbo. La manifestaciantoj timas, ke islamaj politikaj partioj enkondukos la islaman leĝaron en la ŝtaton.

Islamistoj ne partoprenis ĉefrole en la Tunizia revolucio, kiu demisiigis la tiaman prezidanton Zine El Abidine Ben Ali (arabe زين العابدين بن علي). Tamen, en baloto por nova registaro, gajnis la neekstremista islama partio Ennahda (النهضة). Tial pluraj politikistoj diris, ke la konstitucio povus ekenhavi la islaman leĝaron.

La plej granda religio en Tunizio estas islamo, kaj la nuntempa konstitucio diras, ke islamo estas la religio de la ŝtato, sed ĝi ne mencias la islaman leĝaron. Nuntempe estas leĝoj, kiuj permesas aliajn religiojn krom islamo, permesas alkoholon en restoracioj, kaj ne estas devigo vesti vualon por virinoj.

Oni kalkulas, ke minimume ĉeestis en la manistacio 2500 personoj. Ili kriis devizojn, favorajn al sekularismo, religia libero, libereco kaj plurkultureco.

Moncef Marzouki (arabe: المنصف المرزوقي) nuntempa prezidanto de la lando, diris, ke la nova Tunizio devas reprezenti ĉiun tunizianon kaj li petis al ĉiuj flankoj ne malhelpi la nuntempan politikan transiron per alfrontadoj.

Fontoj