Modelo en hiĝabo aperis en reklamo de granda rusia vendoreto

Sabato, la 31-a de aŭgusto 2019

Ĉeĉena junulino

La 14-an de aŭgusto 2019 en la Jutubo-kanalo de la granda rusia vestobrando Gloria Jeans aperis filmeto, en kiu videblas junulino en hiĝabo. La 28-an de aŭgusto en la Instagram-konto de la firmao aperis foto de junulino en hiĝabo kun subskribo: "Kun Gloria Jeans vi ĉiam povas esti vi mem! Ni ĉiam bonvenigas vin sendepende de aĝo, sekso, haŭtkoloro, religio, vidpunktoj. Pacon al ĉiuj!" Tio estas la unua fojo en Rusio kiam granda vestomarko uzas en sia reklamo modelojn en tradiciaj islamaj vestoj.

Priparolante reklaman kampanjon de la nova sezono, ni multe parolis pri tio kiuj popoloj loĝas en Rusio, kiujn religiojn ili sekvas. Ni havas pluretnan landon kaj per aperigo en la kampanjo de la junulino en hiĝabo ni deziris pagi tributon de estimo ankaŭ al islamanoj kaj komprenigi, ke ni kreas la vestojn por ĉiuj.
Vladimir Melnikov, la fondinto de Gloria Jeans.

La kompanio Gloria Jeans estas la dua laŭ grandeco fabrikanto kaj vendanto de la vestoj, ŝuoj kaj akcesoraĵoj en Rusio. Ĝi havas pli ol 550 vendejojn tra la lando.

Laŭ datumoj de la tutlanda censo de 2002, en Rusio loĝas pli ol 14 milionoj da islamanoj, kiuj konsistigas 10% de la loĝantaro. Funkcias ĉirkaŭ 25 grandaj kaj dekoj da etaj islamaj vestomarkoj. En Rusio ne ekzistas iuj ajn malpermesoj pri portado de la vizaĝkovraj vestaĵoj, nek aliaj limigoj de la religiaj vestoj kaj simboloj.

Fontoj