Mortis unu el la ses nordaj larĝbuŝaj rinoceroj kiuj restas en la mondo

Sabato, la 20-a de decembro 2014

Angalifu, 44-aĝa Norda larĝbuŝa rinocero (Ceratotherium simum cottoni), mortis en la bestoĝardeno San-Diego pasintdimanĉe. El la kvin restantaj rinoceroj unu estas en San-Diego, alia en bestoĝardeno de Ĉeĥio kaj tri en natura reservejo en Kenjo. En tiu reservejo estis kvar rinoceroj, sed pasintnovembre forpasis Suni. La aliaj tri, el kiuj du estas inaj, ne reproduktiĝos nature. La bestegoj estis alportitaj de Ĉeĥio al Kenjo, ĉar oni esperis, ke tie la natura etoso helpus la reproduktadon.

La morto de Angalifu estas grandega perdo por ni ĉiuj [...] Ne nur ĉar ĝi estis tre kara ĉi tie en la parko, sed ĉar ĝia morto igas ĉi-mirindan specion esti unu paŝo pli proksime al formorto.
Randy Rieches, kuratoro de la parko
Angalifu, la forpasinta rinocero.

La Larĝbuŝa rinocero - la norda kaj la suda - suferis de kontraŭleĝa ĉasado pro siaj kornoj, ĉar kelkaj popoloj pensas, ke tiuj kornoj estas sanigaj. La restantaj rinoceroj en bestoĝardenoj ne reproduktiĝas, sed en San-Diego oni prenis spermon kaj testikan histon por esplori per novaj teĥnologioj.

Fine de la 19-a jarcento, la Suda larĝbuŝa rinocero (Ceratotherium simum simum ) preskaŭ formortis, kiam ili estis apenaŭ 20. Per programoj pri konserviĝo la specio saviĝis kaj nun estas en Afriko proksimume 2000, el kiuj 98% loĝas en kvar landoj: Kenjo, Namibio, Zimbabvo kaj Sud-Afriko. La norda subspecio, kiu loĝis nure en Kongo (Kinŝasa), por ties formorto en aliaj lokoj kiel Sudano, nur vivas en la menciitaj bestoĝardenoj.

Nun la streboj emos teni la specion per fekundigo in vitro. Por tio oni povus uzi inan sudan larĝbuŝan rinoceron kiel anstataŭantan patrinon.

Fontoj