Moskvon kovris densa fumo de torfejaj brulegoj

Ĵaŭdo, la 29-a de julio 2010

Tiu ĉi artikolo estas parte traduko de la artikolo "Severe smog blankets Moscow" el la angla Vikinovaĵoj, kiu estas sub la permesilo Creative Commons Atribuo 2.5.

Proksimume 43 torfejaj brulegoj[1] oriente kaj sude de Moskvo,[2] kaŭzitaj de la eksterordinara varmego, kreis fumnebulon, kiu ekde la lundo antaŭa semajno kovris la ĉefurbon de Rusio. Merkrede la fumo redensiĝis.[3]

Jam dum pluraj tagoj la taga temperaturo en Moskvo estas 35°C (95°F), kaj lunde ĝi atingis pli ol 37°C (99°F) — la maksimumon[3] dum iom pli ol unu centjaro de veterprotokolado.

Pulmologiisto Aleksandro Ĉuĉalin diris, ke spirado per tia fumo efikas kiel fumado de du pakaĵoj da cigaredoj en 3-4 horoj.[1]

Laŭ sciencistoj, pro la fumnebulo povas morti centoj da homoj; Vladimir Kuznecov el "Independent Center for Environmental Policy" (eble temas pri "Centro pri ekologia politiko de Rusio" — ruse "Центр экологической политики России") diris al Associated Press, ke "venos malbonaj novaĵoj por homoj kun gravaj alergioj, astmo, aliaj spiraj malsanoj ks".[2]

Multaj domoj en Moskvo ne havas klimatizilojn, do tie estas malfacile kontraŭbatali la fumon.[2]

Oni prognozas malvarmiĝon[1] kaj ioman fumdistriĝon semajnfine, sed postsignoj de la fumo eble restos dum kelkaj semajnoj.[2]

En la jaro 2002-a en Moskvo aperis fumnebulo pro arbaraj brulegoj.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3
  3. 3,0 3,1