Nova estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo elektita en Nazareto
Dimanĉo, la 25-a de aŭgusto 2013
|
|
La kunsidanta komitato de TEJO dum la IJK 2013, kiu okazas nun en Nazareto, Israelo, elektis novan estraron por la jaroj 2013-15. Reelektiĝis la nuna prezidanto de la organizo Łukas Żebrowski, la ĝenerala sekretario Paweł Fischer-Kotowski kaj la kasisto Nico Huurman, kiuj konservis siajn postenojn. Michael Boris Mandirola kaj Tina Tišljar ankaŭ restis de la antaŭa estraro.
Sergeo Tyrin (ne rekandidatiĝis) kaj Petra Smidéliusz ne plu estas estraranoj. Novaj estraranoj de la junulara organizo estas Veronika Poór kaj Alexandre Raymond.
Fontoj
Estraro «Nova Estraro de TEJO por la jaroj 2013-2015» – [[TEJO]], 23-a de aŭgusto 2013 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de TEJO]] Redakcio «TEJO elektis novan estraron» – [[Libera Folio]], 24-a de aŭgusto 2013 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Libera Folio]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |