Opozicio sturmas parlamentejon en Serbio, protestante kontraŭ kvaranteno

Merkredo, la 8-a de julio 2020

La serba prezidanto Aleksandar Vuĉiĉ.

Nokte de la 7-a al la 8-a de julio kvin mil protestantoj kolektiĝis apud parlamentejo en Beogrado (Serbio), protestante kontraŭ plia kvaranteno, samtage anoncita de la prezidanto Aleksandar Vuĉiĉ. Je la 10-a nokte grupo da protestantoj sukcesis penetri tra policanan ĉenon en la parlamentejon, sed baldaŭ ili estis forpelitaj kun apliko de larmogaso. Similaj eventoj malpli grandskale okazas ankaŭ en aliaj urboj.

Gvidataj de la opoziciaj aktivuloj Daniel Kneĵeviĉ kaj Srĝan Nogo, la protestantoj bruligis tri policajn aŭtojn kaj kelkajn rubujojn, ĵetis ŝtonojn, botelojn, torĉojn kaj ovojn kontraŭ policanoj. Kelkaj ekstremdekstraj opoziciuloj atakis la policanojn, kiuj rebatis ilin per bastonoj. La policestro Vladimir Rebiĉ raportis pri pluraj detenitoj kaj vunditaj policanoj, sen prezenti iujn ciferojn.

La kvaranteno, kaŭzita de COVIM-19, estis enkondukita komence de marto, sed jam fine de majo ĝi estis nuligita por aranĝi la 21-an de junio parlamentan balotadon, kiun la ĉefaj opoziciaj partioj bojkotis. Opozicio asertas, ke la prezidanto faris tion por ke lia Serba Progresa Partio (SPP) havu avantaĝojn antaŭ la konkurantoj. Ili atentigas ke dum amasaj kunvenoj la SPP-gvidantoj kaj aktivuloj aperadis sen maskoj, ignorante sansekurecon. Post festeni sian venkon en eta ĉambro kaj sen maskoj pluraj gravuloj, inkluzive prezidantan konsiliston, infektiĝis. La popolo ne devas pagi la fuŝojn de la gvidantoj, diras la opozicio kaj postulas abdikon de la prezidanto.

Serbio havas 7-milionan loĝantaron, sed jam raportis 16 168 kronvirusajn infektiĝojn kaj 330 mortojn. Post la ĉesigo de la kvaranteno la epidemia ondo leviĝis — la 7-an de julio oni raportis pri 299 pliaj infektiĝoj kaj 13 mortoj. Medicinaj fakuloj avertas ke malsanulejoj jam estas plenaj kaj kuracistoj laboras ekstreme streĉe. Laŭ oficialaj datumoj, en hospitaloj jam kuŝas 4000 infektitoj, do oni planas krei dek pliajn hospitalojn. Vespere la 7-an de julio la prezidanto anoncis plian kvarantenon de la 10-a ĝis la 13-a de julio kaj malpermeson kolektiĝi po pli ol kvin homoj.

Fontoj