Pli ol duono el la lingvoj de la mondo formortadas

Lundo, la 31-a de decembro 2018

Laŭ raporto de lingvistoj el pluraj universitatoj en Eŭropo kaj Aŭstralio, pli ol duono (ĉirkaŭ 3 660) el la lingvoj de la mondo estas minacataj, endanĝeritaj, mortontaj, aŭ preskaŭ formortintaj.

Ĉi tiu problemo plej gravas en koloniaj landoj (Usono, Aŭstralio kaj Kanado), kiuj jam perdis 75 elcenton el siaj lingvoj ekde 1950. Aliflanke en nekoloniaj regionoj, kiaj en Subsahara Afriko, nur 10 elcento el la lingvoj perdiĝis dum la sama daŭro.

La raporto estis sekvaĵo de raporto el 1992 fare de Ken Hale, Michael Krauss, kaj aliaj, kiu taksis, ke 90 elcento el la lingvoj de la mondo estos mortintaj aŭ mortontaj en la jaro 2100.

Fontoj