Protestoj en Kazaĥio – kontraŭ la ĉinoj kaj por demokratio

Sabato, la 21-a de septembro 2019

Blazono de Kazaĥio

La 21-an de septembro 2019 en la ĉefurbo de Kazaĥio Nursultano kaj la urbo Almato okazis manifestacioj, kies partoprenintoj postulis haltigi "ekspancion de Ĉinio" kaj liberigi politikajn malliberulojn. La ondo de protestoj komenciĝis la 2-an de septembro en la urbo Ĵanaozeno, sekvan tagon okazis manifestacioj en Aktobo, poste en Aktao kaj Ŝimkento. La 4-an de septembro oni jam manifestaciis en Almato, Oralo kaj Nursultano. Partoprenintoj postulis pli da demokratio kaj protestis kontraŭ "konstruado de 55 ĉinaj fabrikoj" en la okcidenta parto de Kazaĥio. 57 manifestaciantoj estis detenitaj hieraŭ kaj eble estos punitaj. Jam posttagmeze neniuj manifestacioj okazis.

La ekspertoj atentigas, ke temas pri promeso establi "55 novajn industriojn", faritan de la ĉina flanko en 2014 post kunsido de ŝtatestroj de la Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro, okazinta en Astano. Tio devis ligi la ĉinan iniciaton "Unu zono, unu vojo" kaj la kazaĥan ekonomian politikon "Nurli ĵol". Tiu programo finiĝos en 2019, tamen efektiviĝis nur kelkaj el la promesitaj 55 projektoj kaj eĉ tiuj ofte nur parte.

Pli frue, la 7-an de aŭgusto en la najbara Kirgizio la aŭtoritatoj haltigis funkciadon de orminejo Solton-Sari, posedata de la ĉina kompanio Zhong Ji Mining Company, post kiam ĉirkaŭ 300 lokanoj atakis ĝin, ŝtonumante laboristojn kaj postulate ĉesigi elminigadon. La 17-an de januaro kontraĉinaj manifestacioj okazis en Biŝkeko, la ĉefurbo de Kirgizio.

Fontoj