Raporto pravigas ekologiistojn en Tasmanio

Dimanĉo, la 25-a de marto 2012

Post diskonigi sendependan raporton, kiu pravigas ekologiistojn, Tasmania registaro urĝas ekologiistojn kaj lignan industrion por atingi konsenton, pri ne daŭrigo de dehakado en naturaj arbaroj, pli frue ol post tri semajnoj. La konflikto inter ambaŭ flankoj jam aĝas pli, ol 30, kaj la registaro volas ekhavi leĝaron pri naturaj rezervejoj junie, pro konsento inter Aŭstralia Federacio kaj Ŝtato Tasmanio.

La diskonigita raporto, de la eksperta profesoro Jonathon West, diras, ke 572 mil hektaroj de la Tasmaniaj arbaroj havas ecojn, kiuj konformigas ilin por esti nacia aŭ monda heredaĵo.

Nek la raporto, nek la limdato de la registaro helpos atingi konsenton, ĉar la raporto ankaŭ diras, ke eĉ se la arbaroj ne estas protektitaj, ne estos sufiĉa ligno por nuna industria postulo. Do, tio neeviteble malaperigos laborpostenojn en segejoj.

Proparolanto de la Forest Industry Asociation of Tasmania (Arbara Industria Asocio de Tasmanio) diris, ke ili ne volas partopreni en traktado, dum estas aktiva agado kontraŭ ligna industrio. Tio dubigas ekologiistojn, ke ia konsento eblos antaŭ la limdato. Ĝis nun, ambaŭ flankoj, krom registaro, konsentas pri tio ke ligna industrio bezonas rearanĝadon, ĉar la nuna funkciado fiaskigos ne nur arbarojn, sed ankaŭ la industrion. Tial, Tasmania registaro disponigis 276 milionojn da dolaroj por helpi krei forstojn, kiuj ebligos havi lignon el kultivotaj arbaroj kaj ebligos protekti pli areojn de naturaj arbaroj.

Industrio kaj ekologiistoj devas trakti pri kiuj areoj devas esti protektotaj, sed ekologiistoj opinias ke la raporto alvokas protekti la 572 mil hektarojn. Tio ebligus ankaŭ protekti bestojn minacatajn, kiuj loĝas en la arbaroj.

Fontoj