Reganta partio malgajnis lokajn balotojn en Moldavio

Merkredo, la 8-a de novembro 2023

Maia Sandu, 2023.


La 5-an de novembro en Moldavio okazis lokaj balotoj, en kiuj la reganta partio "Ago kaj solidareco" (rumane: Partidul Acțiune și Solidaritate, mallonge PAS) perdis plejparton de la municipoj, inkluzive de la ĉefurbo Kiŝinevo. Prezidanto Maia Sandu kulpigas "rusian propagandon", internaciaj observantoj raportas pri manipulado fare de ŝia registaro.

60 mil kandidatoj de 60 partioj redakti

Tradicie en Moldavio la balotojn partoprenis multnombraj kandidatoj kaj partioj. Pri 898 urbestraj postenoj luktis pli ol 3 900 kandidatoj, pri mandatoj de 11 058 lokaj konsilistoj (9 972 kamparaj aŭ urbaj, 1 086 distriktaj aŭ municipaj) — pli ol 56 mil. 3 580 (92%) kandidatoj je urbestraj postenoj reprezentis partiojn, 290 (8%) estis sendependaj. Rilate la konsilistojn tiu cifero variis de 98% (konsilistoj de la unua rango) ĝis 99% (dua rango). Urbestro de Kiŝinevo deziris iĝi 27 kandidatoj (ĉiuj partiaj), urbestro de la dua laŭ loĝantaro urbo Bălți — 18 kandidatoj (inkluzive 5 sendependajn). Funkciis 1 958 balotejoj. La mandatoj daŭros 4 jarojn.

Rezultoj redakti

 
Balota mapo de Moldavio.

La 6-an de novembro estis anoncitaj anticipaj rezultoj.

La plej multajn mandatojn ricevis PAS (357) kaj la Partio de Socialistoj de Respubliko Moldovo (256). En la Kiŝineva municipa konsilio plej multajn lokojn ricevis PAS kaj la Movado Nacia Alternativo, akirintaj po 20 mandatoj.

Voĉdonis proksimume 1 147 610 homoj, do 41,41% de la voĉdonrajtaj civitanoj (en 2019 — 41,7%), kio estas absoluta minimumo iam ajn registrita en Moldavio. Ankaŭ nombro de la potencialaj voĉdonantoj falis je 126 mil kompare al lokaj balotoj en 2019 kaj je 346 mil kompare al tiuj en 2011. Kompare al 2019 malkreskis de 10% ĝis 8% nombro de la sendependaj kandidatoj, kreskis nombro de la kandidatinoj por urbestraj postenoj — de 26% ĝis 31%. Oni konstatis ke 55,36% de la voĉdonintoj estis virinoj (plejparte 56 ĝis 65 jarojn aĝaj) kaj 44,64% viroj. Junularo 26 ĝis 35 jarojn aĝa konsistigis 12,28% de la voĉdonintoj, pli junaj (18-25 jaroj) — nur 6,09%.

En 623 setlejoj estis elektitaj urbestroj. La 19-an de novembro en 265 setlejoj okazos la dua raŭndo kaj en 8 municipoj (6 vilaĝoj kaj 2 vilaĝaroj) okazos novaj voĉdonoj, ĉar tie voĉdonis malpli ol 25% de la voĉdonrajtaj civitanoj. En vilaĝoj Cealîc, Chioselia Rusă kaj Cotovscoe balotoj okazos la 3-an de marto 2024, ĉar ĉi-jare ĉiuj registritaj kandidatoj apartenis al la opozicia partio Ŝanco, ekskludita el la baloto lastmomente.

Kremlo atakas redakti

 
Ion Ceban, urbestro de Kiŝinevo.

La reganta partio PAS malsukcesis gajni en ĉiuj municipoj, nur en urbeto Ungheni ĝia kandidato eniris la duan raŭndon. Sume ĝi gajnis pli ol 305 mil voĉojn (en 2021 dum antaŭtempa parlamenta baloto la partion subtenis 588 272 homoj).

En Kiŝinevo estis reelektita urbestro Ion Ceban, opoziciulo reganta la urbon ekde 2019. Altranguloj de la reganta partio nomis lin "por-Kremla politikisto" kaj amare konstatas ke "Kiŝinevo falis". En 2019 Ion Ceban estis elektita kiel reprezentanto de la Partio de Socialistoj de Respubliko Moldovo (Partidul Socialiştilor din Republica Moldova, mallonge PS), sed en 2021 li fondis la propran Movadon Nacia Alternativo (Mișcarea Alternativa Națională, mallonge MAN). Lia oponanto de la reganta partio, parlamenta deputito Lilian Carp okupis la duan lokon.

Altranguloj de la reganta partio klarigis sian malvenkon per "rusia propagando". Prezidanto de PAS kaj la parlamento Igor Grosu avertis: "Ni atente sekvos la por-Kremlan urbestron kaj ĉian ajn lian ŝteladon". Li ankaŭ esprimis optimismon rilate rezultojn de la baloto.

  La Kremlo kaj porrusiaj fortoj ĵetis ĉiujn fortojn al tiu ĉi kampanjo. Ili elektis tiucele krimajn grupaĉojn kaj ankaŭ la politikajn fortojn, kiuj sin maskas per poreŭropaj kaj demokratiaj ideoj. Malgraŭ senprecedenca entrudiĝo de la ekstera ŝtato, la partio "Ago kaj solidareco" kaj eŭropaj teamoj de la kandidatoj sukcesis ricevi la plej bonan rezulton en la lando.  
Igor Grosu
 
Igor Dodon, 2019.

Eks-prezidanto Igor Dodon nomis la rezultojn granda malvenko de la reganta partio.

  Ni devas rimarkigi ke la aŭtoritatoj, mi celas la regantan partion PAS kaj Maia Sandu, laŭ nia opinio, kaj la baloto tion konfirmas, spertis kompletan malvenkon. Ĉar posedante la tutan povon en la lando, ĉiujn amaskomunikilojn en la manoj (la opoziciajn amaskomunikilojn ili malpermesis), disponante subtenon de partneroj pri evoluo, de ambasadoroj, kaj ankaŭ tre grandan — eble rekordan — eksteran financan helpon, ili tamen malsukcesis konvinki la civitanojn ke ili estas pli bonaj.  
Igor Dodon

Moldavaj aŭtoritatoj asertas ke ili malgajnis pro "Kremla propagando", influinta la fidemajn moldavajn civitanojn. Tamen eksa estrino de Gagauzio Irina Vlah diras ke la reganta partio devus kulpigi sin mem pri sia fiasko: "Danke al la agado de PAS en Moldavio kelkoble altiĝis tarifoj, al la pensiuloj oni ne altigis proporcie la pensiojn, salajron ĝis 3 mil eŭroj oni altigis ne al ŝtataj dungitoj, sed al ministroj".

Tamen estro de la asocio "Por demokratio de partopreno" Igor Bocan diris ke sume partioj, kiuj havas en sia programo eŭrointegriĝon, akiris 63,2% kaj 18 partioj el 37 partoprenintaj la balotojn havas tion. La reganta partio laŭ lia takso havas subtenon de proksimume 30% de la voĉdonantoj.

Belaj promesoj, poste malsukcesoj redakti

 
Evghenia Guțul, estro de Gagauzio.

Fine de oktobro la plej popularaj politikistoj en Moldavio estis: aktuala prezidanto Maia Sandu (19,6%), eks-prezidanto Igor Dodon (6,9%) kaj la fuĝinta komercisto kaj politikisto Ilan Șor (3,7%).

Maia Sandu, elektita kiel prezidanto en 2019, proklamas sia celo maksimuman integriĝon de Moldavio kaj ĝian aliĝon al Rumanio. Ŝi neas ekzistadon de la moldava identeco kaj nomas ĝin "sovetia kreaĵo". Ŝi asertas ke la moldavoj estas rumanoj kaj la moldava lingvo estas nura dialekto de la rumana, promociante respektivajn amendojn en la leĝaro. Ŝi mem estas civitanino de Rumanio. Opozicio konsideras tiajn asertojn malĝustaj kaj la neadon de la moldava identeco kontraŭkonstitucia.

Populareco de la reganta partio estis grave damaĝita de ekonomia krizo, kiu profundiĝis dum lastaj jaroj. En 2022 inflacio atingis 35%, prezoj je gaso kreskis je 700%, elektro je 400%, daŭras amasa elmigrado el la lando, kiu jam falis de 4 366 300 (en 1991, kiam Moldavio sendependiĝis) ĝis 2 603 813 en 2022, el kiuj granda parto konstante loĝas eksterlande kiel gastlaboristoj.

Oligarho fuĝis, kapdoloro restis redakti

 
Ilan Șor, 2016.

La pleja kapdoloro de la aŭtoritatoj estas Ilan Șor, akuzita pri ŝtelado de miliardo da dolaroj, malĉeeste kondamnita al 15-jara malliberigo kaj fuĝinta al Israelo, kies civitanecon li ricevis kiel judo. Lia partio Șor estis malpermesita, do li establis novajn partiojn: Ŝanco. Devoj. Plenumoj (Șansă, Obligații, Realizări, mallonge ȘANSĂ), Renesanco kaj Alternavia Forto de Savo de Moldavio.

Membro de lia partio Șor, Evghenia Guțul pli frue gajnis balotojn en Gagauzio kaj iĝis estro de tiu ĉi aŭtonoma regiono lime de Moldavio kaj Ukrainio, loĝata de gagauzoj. Ŝi jam deklaris ke ŝi sukcesis interkonsenti pri liverado de gaso el Turkio kiu kostos por la konsumantoj duonon de la averaĝa prezo tutlande — unu kubometro kostos nur 10 moladavajn levojn ($0,55). Maia Sandu diris ke tiukazo tiu ĉi gaso estos liverata al ĉiuj konsumantoj en Moldavio, ne nur en Gagauzio.

Gasoprezoj estas strategie gravaj por Moldavio, kiu regule diskutas kun Gazpromo pri la prezoj kaj pago de antaŭaj ŝuldoj. La rusia konzerno memorigas ke moldava registaro mem postulis transiri de longdaŭraj kontraktoj kun stabilaj prezoj al mallongaj kontraktoj kun prezoj dependaj de la aktuala merkato, kio kaŭzis ilian drastan altiĝon. Ĝi ankaŭ regule minacas ĉesigi la gasliveradon se la registaro ne pagos la jamajn ŝuldojn. Cetere ekspertoj dubas pri la ebleco de Evghenia Guțul plenumi sian promeson.

La aŭtoritatoj uzas ĉiujn rimedojn por malebligi al Ilan Șor altigi sian politikan influon kaj komuniki al la voĉdonantoj. En la urbo Bălți la duan raŭndon devis partopreni du opoziciaj kandidatoj, unu el kiuj estis Arina Korŝikova — sendependa kandidato, ricevinta 24,48% kaj subtenita de Ilan Șor. Sed la 7-an de novembro ŝi estis ekskludita de la distrikta balotkomisiono, kiu neniel klarigis sian decidon. Do la baloton partoprenos la dua kandidato Aleksandr Petkov, kiu reprezentas Nian partion kaj ricevis 22,19% kaj Maksim Moroŝin, kiu reprezentas la Partion de Socialistoj kaj ricevis 18,88%. En Orhei, la naskiĝurbo de Ilan Șor, kiel urbestro estis elektita lia subtenanto, ĵurnalistino Tatiana Cociu, ricevinta 57,59% de la voĉoj. PAS jam kontestis la rezultojn de tiu ĉi baloto en la distrikta balotkomisiono.

Bloki, fermi, malpermesi redakti

 
Corien Jonker, estro de la OSKE, 2021.

La balotojn ĉeestis 264 eksterlandaj observantoj el 36 landoj, inkluzive de 233 senditoj de Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE), 19 parlamentanoj kaj kongresaj kunlaborantoj, kaj 12 membroj de la Eŭropa Parlamento. Laboris ankaŭ pli ol 1 200 moldavaj observantoj, el kiuj 800 reprezentis la asocion Promo-LEX. Tiuj lastaj raportis pri 1 145 leĝorompoj, el kiuj 718 estis oficiale dokumentitaj.

La aŭtoritatoj uzis ĉiujn rimedojn por promocii proprajn kandidatojn kaj malebligi venkon de la opozicio. Prezidanto Maia Sandu avertis ke lokaj konsilioj, elektintaj "malĝustajn" municipestrojn ne ricevos subvenciojn. Kelkajn tagojn antaŭ la baloto la aŭtoritatoj fermis kelkajn televidkanalojn kaj blokis kelkdek retejojn, inter kiuj estis amaskomunikiloj ligitaj al Ilan Șor kaj tiuj el Rusio, inkluzive de novaĵagentejoj TASS kaj Interfax. La subpremado estis tiom forta ke ĝin menciis eĉ estro de la OSKE-misio Corien Jonker en sia konkludo:

  La balotoj okazis en defiaj cirkonstancoj. Sed dum la aŭtoritatoj meritas laŭdon pro la nova balota kodo, ni estis zorgitaj pro vidi la trouzon de plenuma povo dum la daŭra krizostato por apliki lastminutan malpermeson de pluraj kandidatoj, same kiel blokadon de multaj amaskomunikiloj.  
Corien Jonker

En la OSKE-raporto estis menciitaj ankaŭ pluraj rompoj de reklamaj limigoj, uzado de eksterlanda financado, agitado fare de registaraj altranguloj dum labortempo, uzado de unufojaj pagoj kaj salajroaltigoj al ŝtataj dungitoj ks kio "nebuligis limon inter la ŝtato kaj la [reganta] partio". Aparte zorgiga estis subpremado de opoziciaj amaskomunikiloj.

  Fine de 2022 ses televidstacioj estis suspenditaj pro zorgoj rilate nacian sekurecon, misinformado kaj kontraŭleĝa kontrolado de la stacioj fare de homoj aŭ kompanioj, trafitaj de internaciaj sankcioj. Fine de oktobro ĉi-jare pliaj ses televidkanaloj estis suspenditaj kaj aliro al 73 retejoj estis blokita surbaze de similaj asertoj, kvankam la nacia aŭdvida kontrolejo ne konsideras la televidstaciojn diskonigantoj de misinformoj. La subpremado de parollibereco aspektas misproporcia rilate la rompojn faritajn laŭ internacia juro pri homaj rajtoj.  
Corien Jonker

En 2024 Moldavio devos elekti novan prezidanton, en 2025 — la parlamenton.

Fontoj redakti