Rusio eniras lukton kontraŭ la koronviruso

Lundo, la 16-a de marto 2020

Kunsido pri la koronvirusa pandemio en la Kremlo

En Rusio estas registritaj jam 66 infektiĝoj (el ili 6 jam resaniĝis) en 14 regionoj (33 el ili en Moskvo). En lasta tago estis registritaj kvar pliaj infektiĝoj — tri en Moskva provinco kaj unu en Tjumena provinco (en Tjumeno).

Preskaŭ ĉiuj infektitoj antaŭnelonge vojaĝis eksterlande, sed iuj infektiĝis surloke. La 14-an de marto la Ministerio pri klerigado rekomendis al la regionoj kaze de neceso transigi la lernejanojn al distanca lernado. La 16-an de marto la Ministerio pri edukado kaj scienco rekomendis al ĉiuj altlernejoj lasi la studentojn studi distance. Antaŭtage la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato informis, ke ĝi fermas ĉiujn edukejojn, transigas la studentojn al distancaj kursoj kaj malfermas tiujn interretajn kursojn al ĉiuj rusiaj studentoj.

La prezidanto Vladimir Putin ordonis establi laborgrupon de la Ŝtata Konsilio pri kontraŭdo al disvastiĝo de la koronviruso. Ĝin eniris vic-ĉefministroj, reprezentantoj de la ministerioj kaj tŝataj organizaĵoj. La estro estas urbestro de Moskvo Sergej Sobjanin.

La flugkompanio Aerofloto provizore ĉesigis flugojn al 13 urboj de Eŭropo: Varsovio, Saloniko, Kopenhago, Oslo, Munkeno, Zuriko, Frankfurto ĉe Majno, Vieno, Prago, Barcelono, Kiŝinevo, Vilno, Talino. Krome estos nuligitaj la flugoj al la urbo de Uzbekio: Taŝkento, Buĥaro, Samarkando. La nuligo validos ĝis la 30-a de aprilo. La flugoj al Eŭropa Unio jam antaŭe estis limigitaj sole al la terminalo F de la Internacia flughaveno Ŝeremetjevo, baza flughaveno de Aerofloto.

El 14 landlimaj landoj nur al tri eblas vojaĝi senlime: Azerbajĝano, Belorusio kaj Finnlando. Transiro de la landlimoj ĉe Kartvelio, Latvio, Litovio, Kazaĥio, Ĉinio, Mongolio, Norvegio, Pollando, Nord-Koreio, Ukrainio kaj Estonio estas malpermesita aŭ limigita.

Dume la preĝejoj de la Rusa Ortodoksa Eklezio plu estas malfermaj, diservoj okazas ĉeeste de homamasoj. La kredantoj kisas ikonojn kaj prenas vinon el la sama kulero dum eŭkaristio. En la Katedralo de Kazana Dipatrino en Sankt-Peterburgo, kien estis alportitaj parto de la restaĵoj de Johano la Baptisto, formiĝis granda atendovico por kisi skatolon kun la sanktaĵo, revenonta la 17-an de marto al Israelo. Sinodo de la Greke Ortodoksa Eklezio dekretis ke ne eblas infektiĝi dum la eŭkaristio. Tamen la fama rusa ortodoksa opoziciulo, protodiakono Andrej Kurajev obĵetis tion surbaze de teologiaj argumentoj.

La ĉefa muftio de Rusio Talgat Taĝuddin alvokis fermi ĉiujn moskeojn en la lando.

Dume la gazeto Vedomosti raportis pri preparata plano de la registaro, celanta subteni la ekonomion kaj loĝantaron. Ĝi antaŭvidas ke kvarantenitoj ricevos salajron kvazaŭ malsanuloj, turismaj kaj aviaj kompanioj ricevos impostajn feriojn, same kiel ĉiuj etaj kaj mezaj firmaoj, la ŝtataj firmaoj prokrastos por ses monatoj pagon de dividendoj, kreskos produktado de testiloj ktp. La registaro planas asigni tiucele 300 miliardojn da rubloj (ĉirkaŭ 410 milioj da dolaroj).

Fontoj