Rusio liberigis israelaninon akuzitan pri drogposedo

Vendredo, la 31-a de januaro 2020

La patrino de Naama Issachar renkontis Putinon kaj Netanjahu la 23-an de januaro

La rusiaj aŭtoritatoj pardonis kaj liberigis usonan-israelan civitaninon, akuzitan pri drogposedo. Tio okazis dum vizito de la israela ĉefministro Benjamin Netanjahu, veninta al Moskvo por pritrakti novan pacplanon por la Mezoriento subtenatan de Usono.

La 27-jaraĝa Naama Issachar devenas el Nov-Ĵerzejo, sed loĝas en Israelo. Ŝi estis kondamnita al 7,5 jaroj da malliberiĝo, ĉar limgardistoj trovis 9 gramojn da haŝiŝo en ŝia valizo je fluginterŝanĝo ĉe la moskva flughaveno dum veturado de Barato al Israelo.

Kvankam la afero tuj fariĝis fama en Israelo, ĉar tio ŝajnis esti tro akra puno por malgrava krimo, la rusia prezidanto Vladimir Putin nur lastatempe sciigis, ke ŝi estas baldaŭ liberigota. Aliflanke rimarkindas ke la rusia leĝaro rilate narkotaĵojn estas tre severa kaj tiaj punoj estas ordinara praktiko.

La tempo de ĉi tiu decido plenas de politikaj kialoj. La liberiĝo de Issachar okazas kiam Netanjahu, akre kritikata hejme, strebas reteni la estradon alfrontante gravajn akuzojn pri koruptado. Ĉi-semajne, prokuroroj formale akuzis lin pri subaĉeto, fraŭdo kaj rompo de fido.

Krome, la liberigo sekvas la anoncon ĉe la Blanka Domo de nova solvo por la longdaŭra konflikto inter Israelo kaj la palestinanoj, kiun la prezidanto Donald Trump nomas «la ofero de la jarcento». La ĉefministro Netanjahu kore aprobis la proponon, sed la palestina estraro tuj malakceptis ĝin.

Kvankam Putin ne ankoraŭ konigis sian opinion pri la usona propono, la unuaj reagoj de Moskvo substrekis, ke la Kremlo avidas vastigi sian lastatempe pligrandigitan influon kiel grava potenco en la mezorienta politiko.

Iuj israelaj amaskomunikiloj suspektas ke Netanjahu sukcesis atingi la liberigon de Issachar pro tio, ke li ofertis al Rusio la posedon de grava loko por la Ortodoksa Eklezio, kiu estas nepra subtenanto de la rusia prezidanto.

Fontoj