Rusujo provizore malpermesis uzi aviadilojn An-12

Ĵaŭdo, la 11-a de aŭgusto 2011


La sekvantan tagon post katastrofo de aviadilo en Kolima, Rusio malpermesis uzi aviadilojn An-12.

Ministerio de transporto de Rusia Federacio informis, ke la malpermeso estos valida ĝis kiam aviadiloj de sovetia tempo estos sekuraj.

La aviadilo rompiĝis la 9-an de aŭgusto, kiam provis panee alteriĝi. Ĝi estis fluganta en Ĉukotkon, kiam piloto informis, ke unu motoro brulis. Savistoj trovis restaĵon de la aeroplano post 24 horoj post ĝia malapero.

Tiu ĉi katastrofo estis lasta en serio de katastrofoj de aviadiloj An-12. En la lastaj tri jaroj, tiaj katastrofoj okazis en Ĥabarovska regiono, Sudano, Irako, Filipinoj kaj Kongo.

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas traduko de artikolo de «Voĉo de Ameriko», kiu estas deklarita publika havaĵo. (ru)  «Россия приостановила эксплуатацию самолетов Ан-12» – Voĉo de Ameriko, 10 de aŭgusto (arkivita [ ])



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:   Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo