Slavik Ivanov volas ke UEA estu pli travidebla

Merkredo, la 18-a de februaro 2004

Kandidatoj por B-komitataneco:

Slavik Ivanov volas ke UEA estu pli travidebla

La kvina en nia serio de intervjuoj estas Slavik Ivanov el Peterburgo, Rusio. Li eklernis Esperanton aŭtodidakte en 1996, kaj nur post du jaroj, kiam li ekhavis aliron al interreto, kontaktiĝis kun aliaj esperantistoj. Nun li multe laboras pri reta informado. Laŭ li la ĉefa problemo de UEA estas troa enfermiteco. "Mi volus, ke UEA estu multe pli travidebla kaj ankaŭ multe pli ofte sin montranta", li diras.

Slavik Ivanov estas 25-jara universitata instruisto de la Peterburga Ŝtata Universitato en Rusio. Dum iom da tempo li ankaŭ laboris kiel programisto kaj antaŭ tio, dum la studentaj jaroj, en neprofita organizo, kiu edukis mezlernejajn infanojn pri komputilaj teknikoj kaj ekonomia scienco. Nun apud la laboro li finverkadas doktoriĝan disertacion pri aplikata lingvistiko, interalie pri esperantlingva teksta materialo.

- Mi naskiĝis en Kaŭkazio, kie mi ricevis bonan imagon pri tio, ke etna kaj lingva diverseco estas beno de la homaro - kaj mi restas ĉe tiu opinio eĉ malgraŭ ke interetnaj konfliktoj tuŝis ankaŭ mian familion. En la 2000-a jaro mi forlasis la urbon, kie mi naskiĝis, por ekstudi en Sankt-Peterburgo. Post la fino de matematika fakultato mi volis okupiĝi tamen pri lingvistiko - kaj ebloj por tio estis nur en Moskvo kaj Peterburgo. Mi elektis Peterburgon.

- Esperanton mi lernis dum miaj universitataj jaroj, en Vladikavkaz, aŭtodidakte. La maniero lerni Esperanton havis almenaŭ du sekvojn. Unue, foje homoj venas al Esperanto, ĉar ili ŝatas esperantistojn aŭ kluban vivon. Ne estas mia kazo - mi lernis Esperanton, ĉar la lingvo interesis min. Pri la movado mi nenion tiam sciis. Due, post mia eklerno en 1996 mi dum du (!) jaroj pene serĉis esperantistojn, kaj nur aŭtune de la jaro 1998 mi samtempe hazarde aŭdis radielsendon de Ĉina Radio Internacia kaj ekhavis aliron al interreto - kaj tiel trovis esperantistojn. Do, mi estas persono, kiu laŭ sia propra sperto tre bone imagas, kiom gravas ekstera informado pri Esperanto.

- Nun mi redaktas retan ruslingvan informilon pri Esperanto ("Esperanto novosti"), kiu estas (mirinde por mi) sufiĉe populara (5.000 abonantoj, multaj vizitantoj al la paĝaro). Krom tio mi instruas Esperanton rete en tre aktiva retpoŝta grupo [esperanto-kurso], mi ankaŭ fieras esti membro de la internacia krea grupo "Esperanto@Interreto" (projektoj lernu.net, lingvo.info, paĝaro de TEJO kaj aliaj.).

Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiuj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?

- Organizita movado helpas al entuziasmuloj agi. Estas tre oportune, kiam oni scias, kiu respondecas pri tio aŭ alio. Estas oportune, kiam ekzistas por ĉiuj konataj informofluoj - retaj diskutejoj, gazetoj, novaĵservoj kiel NUN. Certe, la organizita movado ankaŭ helpas al "lingvaj konsumantoj" - mi persone konas kelkajn homojn, kiuj absolute neniel montras sin en E-medio, nur aĉetas librojn (po multe) kaj legas tiujn.

- Estas malfacile difini la unuavicajn celojn - bone, ke vi demandis almenaŭ en pluralo. Mi vidas du celarojn: unuflanke informi pri Esperanto, ĝia nuna uzo, ĝiaj avantaĝoj; aliflanke plu oportunigi vivon en E-medio, krei pliajn terenojn, kie eblas ion fari "per" Esperanto. Ankoraŭ unu tre grava laŭ mi celo estas plia oficialigo de Esperanto. Siatempe agnosko de Esperanto kiel "klara lingvo" en telegrafaj sistemoj kaŭzis, ke la Esperanta alfabeto eniris ĉiujn ISO-normojn - kaj nun ni ĝuas ĉapelitajn leterojn en Unikodo.

Kiajn taskojn vi havis/havas en la Esperanto-movado?

Kiam mi venis al la Reto kaj la Movado, mi de la komenco informis pri Esperanto nacilingve. Mia priesperanta paĝaro en la rusa lingvo aperis, kredeble, kiel la dua post tiu de Jurij Finkel. Iom poste mi transprenis de Andrej Grigorjevskij la retan informilon "Esperanto novosti", kiu kun la paso de tempo multe ŝanĝiĝis. Mi ĝojas senti, ke "Esperanto novosti" iĝis sufiĉe influa amaskomunikilo. Inter niaj lastaj sukcesoj estis ekskluziva intervjuo kun EU-parlamentano s-ro Marco Cappato (kiu subtenis Esperanton per siaj elpaŝoj). Ni publikigis la grandegan intervjuon en nia informilo kaj ankaŭ sukcesis partojn presigi en kelkaj ruslingvaj gazetoj en Latvio kaj Rusio, kvankam ĝi estis, laŭ esprimo de unu el ĵurnalistoj, "tro serioza por la gazetaro". "Esperanto novosti" kaj la aktivado ligita kun ĝi restas mia plej ŝatata laboro.

- Krom tio, kiel REJM-aktivulo, mi ĉi-jare estis en la kvaropa organizantaro de instrutendaro ĉe Volga. Por tendumado venis pli ol 50 personoj, ĉefe gejunuloj, kaj ni havis tie trinivelan instruadon de Esperanto (kaj en la instruado ĉefrolis Blazio Vaha, kun kiu ni interkonsentis pri tio pere de edukado.net). Do, se antaŭe mi zorgis nur pri retaj aferoj de REJM, nun mi ankaŭ okupiĝas foje pri aranĝoj. Nun ni multe laboras por la Internacia Junulara Kongreso en Rusio.

- Ankoraŭ unu grava mia labortereno en la Movado estas instruado. Mi ne multe instruis ĉeeste - kelkfoje por konatoj aŭ dum junularaj aranĝoj; sed mi multe kaj longe instruas en la Reto. Mi estas unu el "lingvohelpantoj" ĉe lernu.net, sed ne tio estas mia ĉefa instruejo. Ekzistas ruslingva retpoŝta grupo "esperanto-kurso", kie surbaze de klasika lernolibro de Boris Kolker grupo de instruistoj helpas al pli ol 350 lernantoj. Estas 20 lecionoj en la kurso, tute ne ĉiuj finas la tuton, multaj foriras al la Movado (foje ankaŭ simple for, certe) jam post kelkaj unuaj, ĉar ja Esperanto (en sia bazo) estas facila lingvo. Inter niaj lernintoj estas homoj jam pli-malpli konataj en la E-medio, kiujn mi eble ne listigu ĉi tie por ne ligi mian kampanjon kun iliaj sukcesoj (mi ridetas). Ni ankaŭ havas tre aktivan modern-aspektan phpBB-forumon ĉe la paĝaro de "Esperanto novosti", kie lernantoj povas malpli formale komunikiĝi. Al la forumo venas ankaŭ "eksteruloj" por paroli pri lingvaj temoj ĝenerale - kaj tiel homoj ekscias, ke Esperanto ne simple "daŭre ekzistas", sed eĉ havas interesan medion, interesajn adeptojn.

- Pardonu, eble estas la malplej konciza respondo en la tuta intervjuo, sed pri la laboro mi povas multe rakonti. Aspektas tiel, ke mi havas sukcesojn en tiu laboro - kaj fakte estas tiel, sed la alstrebataj celoj estas tiom altaj, ke mi taksas la rezultojn magraj (mi ridetas).

Ĉu vi antaŭe kandidatis por B-komitataneco? Kun kia sukceso?

- Ne, mi neniam antaŭe kandidatiĝis. Tio eĉ ne eblus, ĉar unue mi aliĝis al TEJO en la jaro 2002 dum seminario en Svedio. Tiam mi pagis kotizojn por du jaroj: 2002 kaj 2003, ne laste ĉar ĝuste tie mi eksentis, ke TEJO/UEA estas io taŭga. Ĝis tiam mi absolute ne sentis sopiron membri en UEA.

Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?

- Se paroli sincere, mi kandidatas, ĉar oni sukcesis min persvadi pri la taŭgeco de tiu ideo. Estis 2-3 homoj el inter pli aktivaj membroj de UEA, kiuj turnis sin al mi kun proksimume jenaj vortoj: "Ni vidas, kiel vi agas por Esperanto, kaj estas domaĝe, ke vi faras tion ne kadre de UEA". Mi multe pensis, ĉu indas, ĉu ne... Finfine, mi kandidatiĝis, ĉar mi vere havas kion subteni kaj kion diri en la Komitato. Eble en similaj lokoj devas esti ĝuste homoj en sia kresko, ne homoj en sia jam establita "formo". Do nun mi jam firme certas, ke estas bona ideo kandidatiĝi.

- Alia mia persona motivo por la kandidatiĝo, pri kiu mi ĉiam diras malkaŝe, estas, ke mi volas vidi la laboron de UEA interne, spertiĝi pri laboro en tiu organizo. Ne eblas bone agadi por/per Esperanto sen bonaj kontaktoj kun UEA - kaj komitataneco povas doni al mi multe pli klaran imagon pri la organizo kaj ĝiaj ĉefaj aktivuloj.

Kiel vi kampanjos por ricevi laŭeble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?

- Miaj du unuaj paŝoj en la kampanjo estis aktualigo de mia persona prezento ĉe www.ikso.net/~slavik kaj dissendo de la letero pri mia kandidatiĝo al retpoŝtaj grupoj de E@I, REJM kaj REU. Mirinde, sed tiun saman tagon aperis kelkaj homoj, kiuj libervole helpis per sia persona instigo voĉdoni por mia kandidateco. Mi ne vere atendis tiom varman kaj kuraĝigan akcepton de mia decido kandidatiĝi.

- Se paroli pri specifaj grupoj, kiuj povus subteni min, ekzistas kelkaj tiuj. UEA-membroj ekster Eŭropa Unio eble emos voĉdoni por mi, ĉar mi sufiĉe akre sentas eŭropiĝon de TEJO/UEA kaj volas ekstereŭropigi la pozitivajn spertojn. Homoj, kiuj okupiĝas pri informado (speciale "ekstera informado") eble voĉdonos por mi kiel por sia kolego, kiu povus reprezenti iliajn interesojn kaj ideojn en la Komitato.

- Homoj, kiuj venis al Esperanto per Interreto (bedaŭrinde tiaj ne multas en UEA, kvankam ĝenerale estas pluraj centoj tutmonde), ŝatus voĉdoni por mi kiel por homo, kiu partoprenis la establon de du grandaj retaj E-lernejoj. Studentoj kaj universitataj instruistoj povas voĉdoni por mi kiel por juna universitata instruisto, kiu ŝatus post sia pli firma establiĝo en la universitato agi ankaŭ por Esperanto kaj ĝia oficialigo en eduksistemoj. Mi vidas, ke mi reprezentas interesojn de kelkaj grupoj, vere.

En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?

- Ĝenerale min iom ĝenas, kiam esperantistoj tro arde ekzorgas pri flankaj por ni problemoj. Nia movado teorie povus solvi multajn problemojn, ligitajn kun lingva kaj etna diskriminacio. Do, min zorgigas, ke en UEA relative multas EU-civitanoj. La proporcio de virinoj (ĉe mia tuta ŝato al ili) ne sonas same grava problemo ĉi-kuntekste.

- Por ŝanĝi la situacion, necesus iom pli aktive informadi pri UEA kaj la bono, kiun ĝi donas al siaj membroj. Mi jam rakontis, kiel nefacile mi venis al Esperanto ĝenerale, estas same nefacile veni al UEA. Lokaj komencantoj en Peterburgo pasintan semajnon venis al mi kaj diris: "Slavik, faru por ni klaran prelegon pri E-organizoj, eblas freneziĝi - la sistemo estas komplika". Sed ja la sistemo ne estas tiom komplika, simple iom mankas informado pri ĝi. Kompreneble, por fari tian informadon efika necesus esti certa, ke la bono, kiun donas UEA al siaj membroj, estas reala kaj interesa por oni.

- Iom ŝerceme mi ankaŭ diru, ke min ne tiom zorgigas malgranda proporcio de virinoj, kiom la malgranda parto de homoj sub 40. Sed ne, mi ne estas el tiuj kandidatoj, kiuj uzas siajn naturajn kvazaŭmeritojn: aĝon, sekson kaj tiel plu. Mi sentis fortan abomenon, kiam dum elektoj de urbestro en Peterburgo unu el la kandidatoj (viro) uzis frap-frazon "Urbestro estas vir(ec)a laboro" por tiel malreklami la plej popularan kandidaton (virinon, kiu fine tutegale gajnis).

Kiuj estas laŭ vi la ĉefaj problemoj en la funkciado de UEA en la nuna tempo? Kion vi volus fari por malpliigi tiujn problemojn?

- La ĉefa problemo estas io, kion mi nomus "interneco". Mi jam dum kelkaj jaroj aktivas en la Movado, ĉefe en mia lingva regiono, sed nur antaŭ nelonge mi komencis eksciadi detalojn pri funkciado de UEA ktp. - mankas reklameca informo. Estas ankaŭ marĉo da malfacile kompreneblaj aludoj al iu pasinteco, al iuj homoj kaj kaŝitaj konfliktoj - ankaŭ tion mi nomas "interneco". Mi volus, ke UEA estu multe pli travidebla kaj ankaŭ multe pli ofte sin montranta.

- Mi aliĝis al UEA dum seminario, kiun kunorganizis UEA. Similaj "atingo-programoj" devus multiĝi. UEA estas tre bela socia organizo, tre internacia, ni povas fieri, ke ni membras en ĝi. Hodiaŭ (ĉu nur ŝajnas?) estas tempo de neregistaraj organizoj, kiuj populariĝas, - ni povus pli aktive uzi tiun modon, ankaŭ la aperantajn fondaĵojn, kiuj financas la neregistarajn organizojn. Foje aperas impreso, ke UEA staras iom flanke de la ĝenerala fluo - mi volus ankaŭ pri tio ekscii kaj influi.

Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum la lastaj jaroj? Kion vi kiel komitatano volus entrepreni por solidigi tiujn sukcesojn kaj meritojn?

- Estas multaj kritikoj de lastatempa laboro de UEA, sed mi ne kun ĉiuj kritikantoj konsentus. Ekzemple, multo estas dirita pri malrapideco de Centra Oficejo, sed mi ĉiam ricevas de tie respondojn la sekvan tagon post kiam mi sendas leteron kun inform-mendo. Mi, do, formulus, kiel oni ofte faras en jarfinaj kunvenoj: "la organizaĵo funkciis ĝenerale kontentige".

- Tiujn teknikajn ĉu-sukcesojn mi povus solidigi per subteno de la ideoj pri plia aŭtomatigo, ankaŭ ekzistas belaj projektoj pri Reta Oficejo (almenaŭ por TEJO) - paĝaro, kiu povus kunligi volontulojn en kelkaj urboj de la planedo. En junulara medio nun aperas multaj freŝaj ideoj (eble ĉar ni ĉiutage multe komunikiĝas per la Reto), pli forta reprezento de tiu medio en la Komitato de UEA povus, mi kredas, ŝanĝi la laboron de UEA almenaŭ iom.

- En miaj "movadaj celoj" (parto de la oficiala prezento por kandidatiĝo) mi mencias ankaŭ aliajn kampojn, kiuj interesas min. Se mallonge, estas instruado, informado, plioficialiĝo, plia atento al Interreto.

Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?

- Mi kreskis en sufiĉe tradiciema kulturo de Kaŭkazio kaj por mi estas tute juste, ke plejparton en la Komitato konsistigas reprezentantoj de landaj organizoj, la tieaj gravuloj. Estimo al pli aĝaj kaj pli spertaj estas en mia sango mem. Tamen la spertoj de mia vivo iom kontraŭdiras mian edukon - foje senteblas, ke ĝuste freŝaj homoj faras ion vere novan kaj havas pli da entuziasmo, malpli da kliŝoj en la kapo.

- Alia afero estas, ke internaciaj elektoj trans la ŝtataj kaj lingvaj limoj estas tre gravaj por nia unike internacia organizo - UEA. Estus eble pli bone, se unu B-komitatano reprezentus ne milon, sed iom malpli da membroj.

Kia laŭ vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi? Kiun taskon?

- Nelaste mi kandidatiĝas por la Komitato por konatiĝi pli proksime kun la homoj, kiuj en UEA agemas. Mi povus nun nomadi nomojn, kiujn mi legis en amaskomunikiloj, sed tio ne taŭgus. Post 1-2 jaroj en la komitato mi ekhavos mian ideon pri la homoj tie (kaj per miaj informkanaloj eble ankaŭ disvastigos tiun impreson).

- Mi certe volus, ke en estraj pozicioj estu homoj, kun kiuj mi jam kunlaboris efike (la rekorduloj estus Hokan Lundberg kaj Andreo Grigorjevskij, se mi kalkulus statistikon de kunagado). Mi havis tre pozitivajn kontaktojn ankaŭ kun Osmo Buller, Renato Corsetti, Trevor Steele kaj aliaj. Ĝenerale mi devus pli atente esplori ĉiujn plusojn kaj minusojn antaŭ ol diri firme, kiun mi elektus por la nova estraro ktp.

- Se paroli pri transpreno de taskoj en la estraro, ĝenerale mi ja planas, ke Esperanto okupu gravan parton en mia estonta biografio. Eble ne dum proksimaj 1-2 jaroj, sed iam mi ja povus pli oficiale labori por la Movado.

 
 
Creative Commons
Ĉi-artikolo, verkita de Libera Folio, unue aperis en Liberafolio.org «Slavik Ivanov volas ke UEA estu pli travidebla» (arkivita [{{{arkivurlo}}} {{{arkivdato}}}]), publikigita je Creative Commons Atribuite 4.0 Tutmonda (CC-BY 4.0 Tutmonda).