La Justica Kortumo de la Eŭropa Unio diras ke Fejsbuko devas tutmonde forigi "kontraŭleĝajn" mesaĝojn: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Darseno (diskuto | kontribuoj)
Bv korekti kaj plibonigi
 
Darseno (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 13:
*forigi stokitajn informaĵojn, senkonsidere de kiu petis la stokadon de la informaĵoj;
*forigi stokitajn informaĵojn, kies enhavo egalvaloras la enhavon de informaĵoj kiuj antaŭe estis deklaritaj kontraŭleĝaj, aŭ bari la aliron al tiuj informaĵoj, kondiĉe ke la gvatado kaj la serĉado de la informaĵoj celataj de tia ordono estu limigitaj al informaĵoj kies enhavo restas plejparte neŝanĝita kompare la enhavon kiu estigis la deklaron de kontraŭleĝaĵo, kaj enhavas la erojn precizigitajn de la ordono, kaj kondiĉe ke la vortmalsamoj de la egalvalora enhavo, kompare al la vortoj karakterizantaj la informaĵojn antaŭe deklaritajn kontraŭleĝajn, ne estu tiaj, kiaj necesas ke la gastprovizanto faru sendependan taksadon de la enhavo (sekve, la gastprovizanto povas uzi aŭtomatajn ŝerĉilojn kaj teknologiojn);
*forigi informaĵojn celatajn de la ordono aŭ bari la tutmondan aliron al tiuj informaĵoj interne la kadron de la aplikebla internacia juro; apartenas al la membroŝtatoj konsideri la juron.|La Justica Kortumo de la Eŭropa Unio}}
 
Laŭ la juĝo, gastiga retejo kiel Fejsbuko devas forigi la originan mesaĝon samkiel la republikigaĵojn, kaj la mesaĝojn kiuj diras esence la samon, se ĝi taksiĝas kontraŭleĝa. Steven Peers, ĉe la universitato de Essex, parolante al la {{w|BBC}}, diris: «Se fariĝas kortumordono laŭ kiu iu homo estis misfamigita, Fejsbuko devas ankaŭ serĉi la malsamajn variojn de la mesaĝo». Li ankaŭ aldonis: «Ne ekzistas kunordigita internacia juro pri disfamigado».
 
Jennifer Daska, ĉe la universitato ''American University'', kontribuantino al revuo ''Slate'', skribis: «Unu sola lando de la Eŭropa Unio (ĉi-kaze Aŭstrio) povus postuli al retprovizanto (ĉi-kaze Fejsbuko) ke ĝi forigu diskutindan mesaĝon, gvatu sian retejon por egalvaloran enhavon, kaj forigu ankaŭ tiujn mesaĝojn. La juĝo ankaŭ diras ke lando povas tion fari tutmonde, senkonsidere de kie la skribinto kaj la leganto loĝas. Tial, la kortumo montriĝis terure senscia pri la rilata teknologio, kaj ĝi ebligis ke la pli cenzurema lando starigu la tutmondajn regulojn pri la esprimado».
 
Fejsbuko eldonis komunikon kiu parte diris: «Tiu ĉi juĝo estigas gravajn demandojn pri la libresprimo kaj la rolo ke la retfirmaoj devus ludi en la gvatado, la interpretado kaj la forigo de esprimoj kiuj povus esti kontraŭleĝaj en iu lando.» Fejsbuko ankaŭ pretendis ke: «Ĝi subfosas la delonge akceptitan principon laŭ kiu unu lando ne rajtas trudi al alia lando siajn leĝojn pri la esprimado».