Serbio kaj Kosovo normaligas ekonomiajn rilatojn helpe de Usono: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La {{w|4-an de septembro}} en {{w|Blanka Domo (Vaŝingtono)|Blanka Domo}} ({{w|Usono}}) prezidanto de {{w|Serbio}} Aleksandar Vučić kaj ĉefministro de {{w|Kosovo}} Avdullah Hoti subskribis interkonsenton pri normaligo de la ekonomiaj rilatoj. La interkonsento estis farita kun perado de usona prezidanto {{w|Donald Trump}}. Samtempe estis subskribita la dua interkonsento, laŭ kiu Serbio devos transloki sian ambasadejon en {{w|Israelo}} al {{w|Jerusalemo}} kaj Kosovo devos establi kun Israelo diplomatiajn rilatojn.
 
Fina intertrakto daŭris du tagojn, koncentriĝinte pri kreado de novaj laborpostenoj kaj starigo de aviada, fervoja kaj ŝosea transportado inter {{w|Beogrado}} kaj {{w|Priŝtino}}. Ĝi okazis sub gvido de speciala sendito de Usono {{w|Richard Grenell}}. Oni planis subskribi la dokumentojn en junio, sed ĉio haltis, ĉar prezidanto de Kosovo {{w|Hashim Thaçi}} kaj naŭ aliaj kosovaj ribelestroj estis akuzitaj pri militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro, faritaj dum la {{w|Kosova milito}} en 1998-1999. Poste ĉeesta renkontiĝo de la ŝtatestroj estis obstakligita de vojaĝlimigoj pro la {{w|kronvirusa pandemio}}.
 
Antaŭ 21 jaroj {{w|NATO}} {{w|Bombado de NATO super Jugoslavio|atakis Jugoslavion}} kaj bombardis ĝin dum 78 tagoj de la 24-a de marto ĝis la 11-a de junio 1999 kadre de operaco Aliancita Forto por haltigi operacojn de jugoslavaj militfortoj kontraŭ kosovaj separistoj. En 2008 parlamento de Kosovo deklaris ĝin sendependa lando. Ekde tiam ĉirkaŭ 100 landoj agnoskis Kosovon, sed pluraj aliaj ne, inkluzive {{w|Rusion}}, {{w|Ĉinion}} kaj kvin membrojn de {{w|Eŭropa Unio}}.