Afrika mamulo retrovita post 50 jaroj de malapero: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Kreis novan paĝon kun "eta|maldekstre|Somali sengi. {{Dato|24|08|2020}} {{Scienco}} En Afriko estis retrovita ''Somali sengi'' — bes..."
 
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 8:
Antaŭaj trovoj preskaŭ senescepte lokiĝis en areo 150 km norde de la {{w|Adena Golfo}}, en la tiamaj {{w|Brita Somalio}} kaj {{w|Itala Somalio}}, do oni opiniis ke Somali sengi loĝas sole en tiu ĉi lando. Ĝia priskribo baziĝas sur ekzemplero el la {{w|Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo}}, kolektita de franca naturalisto Georges Révoil dum ekspedicio en 1878-1881 en norda parto de areo de la klano Majeerteen. En 1891-1973 ekspedicioj fare de britaj, usonaj kaj italaj sciencistoj kolektis pliajn ekzemplerojn. En 1968 Corbet G.B. kaj Hanks J. priskribis ĝin kaj tiu publikaĵo estis konsiderata la lasta renkontiĝo de Somali sengi, kvankam efektive kelkaj ekzempleroj estis kolektitaj en 1973.
 
La besto havas longan nazon, grandajn okulojn kaj voston kun hartufo. Proporcioj de ĝiaj malsupraj membroj pli proksimas al tiuj de {{|w|Antilopo|antilopoj}} aŭ {{w|Gazelo|gazeloj}} ol al aliaj etaj mamuloj, kio ebligas al ĝi kuri kun rapideco ĝis 30 km hore. La animalo, manĝanta formikojn kaj termitojn, formas monogaman familion por la tuta vivo kaj loĝas en eta ejo aparte de aliaj paroj. Steven Heritage, sciencisto de la {{w|Universitato Duke}}, diris ke biologoj nomas tiajn bestojn "karizma mikrofaŭno", kio al ordinara lingvaĵo tradukeblas kiel "ĉarmegaj bestetoj".
[[Dosiero:Galegeeska habitat - Heritage et al 2020.png|eta|maldekstre|Habitato de Somali sengi.]]