Nova prezidanto de Pollando ĵuris antaŭ duonplena parlamentejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
 
Tamen la opozicio apenaŭ akceptis tiun ĉi alvokon. Multaj reprezentantoj de la centrista Civila Koalicio, formita en marto 2018, decidis malĉeesti la eventon, konsiderante Andrzej Duda fuŝinto de la konstitucio, kiel tion skribis en sia Tviter-konto Borys Budka, estro de ĝia plej granda partio {{w|Civitana Platformo}}. La koalicio decidis sendi al la ceremonio nur etan grupon da deputitoj subestre de senatestro Tomasz Grodzki kaj vic-estro de la sejmo Małgorzata Kidawa-Błońska. "La prezidanta baloto ne estis libera kaj egala, ĝi malkongruis al normoj de la honesta baloto, pro tio ni ne partoprenos (kiel frakcio) la enoficiĝon de Andrzej Duda kiel prezidanto" diris la vic-frakciestro Robert Kropiwnicki.
 
[[Dosiero:Uroczystość zaprzysiężenia Prezydenta RP Andrzeja Dudy przed Zgromadzeniem Narodowym (50194140848).jpg|eta|maldekstre|La parlamentejo dum la inaŭguro.]]
 
Maldekstraj parlamentanoj ĉeestis la ceremonion tenante en la manoj la konstitucion kiel aludon al ĝia menciita fuŝado fare de la prezidanto. Ili ankaŭ surhavis maskojn kies koloroj formis ĉielarkon kiel {{w|Ĉielarka_flago#GLAT-movada_uzo|simbolon}} de {{w|GLAT}}-komunumo, atakata kaj ĝenata de la aŭtoritatoj subestre de Andrzej Duda. Maldekstraj deputitinoj venis ankaŭ en roboj, kies koloroj formis la ĉielarkon dum ili sidis sur siaj lokoj. Deputitino de Civitana Platformo Klaudia Jachira tenis en la manoj afiŝon, sur kiu estis skribite "Falsa atestanto".