Nov-Zelando anoncas novan oficialan ferion Matariki: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 7:
La dato de la ferio Matariki ne estas fiksita, ĉar ĝi sekvas laŭ la maoria kalendaro Maramataka. Tamen, ĉefministro Ardern informas ke plejprobable ĝi ĉiam okazos aŭ je lundo aŭ je vendredo.
 
Estis kreita ankaŭ konsilgrupo pri Matariki. La ministro pri maoriaj rilatoj Kelvin Davis ekplikis, ke la grupo celos «provizi konsilon pri venontaj datoj de la ferio, pri la maniero de celebrado, kaj por disvolvi rimedojn por eduki la publikon pri Matariki kaj la celebrado». La unua ferio Matariki laŭasigne okazos vendredon, la 24an de junio de la venonta jaro.
 
La Laborpartio, al kiu apartenas Ardern, jam antaŭe promesis igi la ferion Matariki oficiala. Ĉi tiu fojo ne estas la unua provo fari tion: en la 2009-a jaro, membro de la Maoria Partio Rahui Katene enkondukis leĝprojekton pri la kreado de ŝtate agnoskata ferio por Matariki. Kvankam la Laborpartio, tiam opozicia, subtenis la leĝprojekton, la Nacia Partio ĝin oponis, kaj la propono estis malvenkita je 59 poraj voĉdonoj kaj 63 kontraŭaj.