Amnestio Internacia ne plu konsideras Aleksej Navalnij malliberulo de konscienco: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
vikiigo |
||
Linio 2:
La 23-an de februaro, la organizaĵo {{w|Amnestio Internacia}} (AI) revokis sian antaŭan decidon agnoski malliberulo de konscienco la rusian politikiston {{w|Aleksej Navalnij}}, kiu ĉi-momente estas enkarcerigita de la rusiaj aŭtoritatoj. La kialo pro ĉi tiu revoko estis komentoj eldiritaj de li en la 2000-aj jaroj, kiuj, laŭ la opinio de la organizaĵo, entenis «retorikon de malamego» (angle tiel-nomata ''hate speech''). Malgraŭ tio, AI indikis, ke ili daŭros postuli la liberigon de Navalnij.
La ĵurnalisto Aaron Mate unuafoje raportis ĉi tion per {{w|Tvitero}}, referencante la leterojn de la organizaĵo: ''Amnestio komunikas en retpoŝto, ke ĝi «ne plu povas konsideri Aleksej Navalnij malliberulo de konscienco, konsiderante tion, ke li vokis al perforto kaj diskriminacio kaj ne forĵuris de tiuj komentarioj.»''
S-ro Matje poste publikigis la retpoŝtan leteron de AI, kiun li ricevis; [https://pbs.twimg.com/media/Eu7X4rpXIAI5WS-?format=jpg&name=4096x4096 ĝi alireblas ĉi tie].
Post iom da tempo, ĉi tiun informon konfirmis la direktoro de AI pri amaskomunikiloj en orienta Eŭropo kaj centra Azio
S-ro Artemjev diris, ke al la AI-anoj «formiĝis la impreso, ke la petoj enketi la estintecajn eldirojn de Navalnij parte estis kunordigita kampanjo por misreputaciigi lin eksterlande».
Linio 14:
Amnestio Internacia je la 17-a de januaro ĉi-jare nomis Aleksej Navalnij malliberulo de konscienco, post kiam li estis arestita en la transira zono de rusia flughaveno, enfluginte el Germanio. Navalnij estis resaniĝinta en germana hospitalo post la konsekvencoj de veneniĝo kiun, laŭ la opinio de l' amaskomunikiloj, kaŭzis agentoj de la rusia federacia servo pri sekureco (ruse: ''Федеральная служба безопасности'').
La {{w|BBC|brita
== Fontoj ==
|