Parlamentaj balotoj en Latvio: tutnova vizaĝo por la deputitaro: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Baba79 (diskuto | kontribuoj) mi ne finis, sed ne plu havas tempon. |
Baba79 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
{{Dato|3|10|2022|}}
[[Dosiero:Karins, Krisjanis-9702.jpg|eta|Krišjānis Kariņš]]
La por-okcidenta centrema partio Nova Unueco (latvie: ''Jaunā Vienotība'') de eksiĝinta ĉefministro {{w|
''"Mi opinias, ke la milito en Ukrainio multe favoris al Krisjanis Karins kaj Nova Unueco, ĉar ili estas tre fortaj en la kampo de eksteraj aferoj, kio estas tre grava por Latvio el la vidpunkto de nacia sekureco", asertis al {{w|AFP}} la politika sciencisto Filips Rajevskis.
Sume, el 7 partioj konsistos la parlamento. Nova Unueco povos regi kolalicie kun Unuiĝinta Listo (latvie: ''Apvienotais saraksts'', ekologia, centrema, regionema partio) kaj Nacia Alianco (latvie: ''Nacionālā apvienība'', centr-dekstrema partio), kiu ricevis respektive 11% kaj 9% da voĉdonoj, tiel kreante 54-sidlokan parlamentan majoritaton.
Granda ŝanĝo okaze de ĉi-tiu baloto estas la malapero el la parlamento de la rusemula partio Harmonio (latvie: ''Saskaņa''), kiu de la lasta baloto en 2018 ekhavis 19,8% da voĉdonoj kaj 23 deputitojn. En Latvio vivas grandan malplimulton de rusoj, kiu nombras proksimume kvaronon de la 2 milionoj da loĝantoj kaj kutime voĉdonis kvazaŭ unuanime por ĉi-tiu partio. Tiel ĝi ofte venkis la antaŭanjn balotojn, sed neniam trovis partnerojn por krei koalicion kaj tial neniam regis la landon. Ĉi-balote, ricevinte 4,8% da voĉdonoj, ĝi ne preterpasis la 5%-an sojlon por eniri la parlamenton. Komence de la baloto, Harmonio kondamnis la invadon de Ukrainio fare de Rusio, konsekvence rusoj pormilitemaj forlasis ĝin por la freŝe kreita partio Por la Stabileco! (latvie ''Stabilitātei!''), kiu ricevis 6,8% da vocdonoj kaj tiel akiris 11 deputitaj sidlokoj. Aliaj rusoj aŭ voĉdonis por aliaj rusemaj partioj, sed neniu el ili akiris sufiĉe da voĉdonoj por eniri la parlamenton. La kontraŭmilitemaj rusoj rifuzis voĉdoni por Harmonio, pro ĝia longtempa subteno al Putin, kaj voĉdonis laŭ sia propra opinio, ne plu laŭ sia gento aŭ kulturo.
|