Parlamentaj balotoj en Latvio: tutnova vizaĝo por la deputitaro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Baba79 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Baba79 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La por-okcidenta centrema partio Nova Unueco (latvie: ''Jaunā Vienotība'') de eksiĝinta ĉefministro {{w|Krišjānis Kariņš}} venkis la 1-an de oktobro la ĝeneralajn balotojn en Latvio kun preskaŭ 19% de la voĉdonoj, laŭ kvazaŭ-finaj rezultoj. Ĝi tiel akiras 26 deputitojn el la 100 de la nacia parlamento (latvie ''Saeima'').
 
''"Mi opinias, ke la milito en Ukrainio multe favoris al Krisjanis Karins kaj Nova Unueco, ĉar ili estas tre fortaj en la kampo de eksteraj aferoj, kio estas tre grava por Latvio el la vidpunkto de nacia sekureco"'', asertis al {{w|AFP}} la politika sciencisto Filips Rajevskis.
 
Sume, el 7 partioj konsistos la parlamento. Nova Unueco povos regi kolalicie kun Unuiĝinta Listo (latvie: ''Apvienotais saraksts'', ekologia, centrema, regionema partio) kaj Nacia Alianco (latvie: ''Nacionālā apvienība'', centr-dekstrema partio), kiu ricevis respektive 11% kaj 9% da voĉdonoj, tiel kreante 54-sidlokan parlamentan majoritaton. Kariņš ekskludis la eblecon kunregi kun la partio Unuiĝo de Verduloj kaj Kampuloj (latvie: ''Zaļo un Zemnieku savienība'', konservatisma partio kies verduloj forlasis antaŭ la baloto por aliri al Unuiĝinta Listo), kiu ricevis 12% da voĉdonoj kaj 16 deputitajn sidlokojn.