Spertuloj avertas ke malsanoj povus mortigi milionojn

Vendredo, la 27-a de septembro 2019

Fakaj kuracistoj avertas ke oni devas atendi kataklisman epidemegon, sed ili ne scias kiam ĝi okazos.

La averto estis donita ĉi-semajne al mondestroj ĉe la Ĝenerala Asembleo, fare de speciala tutmonda gvatkomitato pri la sano, kiu diris ke la sekva epidemego povus trairi la mondon en 36 horoj, mortigonte ĝis 80 milionojn da homoj kaj okazigonta teruran ekonomian perdon.

La anaro Tutmonda Gvatkomitato pri Prepareco (Global Preparedness Monitoring Board) agas sendepende de la Monda Organizaĵo pri Sano kaj la Monda Banko, la organizaĵoj kiuj kreis ĝin pasintjare kun la komisio publikigi ĉiujaran taksadon. La unua raporto estis malĝoja.

Spite rimarkindajn kuracajn progresojn, politikaj kaj socialaj problemoj malebligas tiujn, kiuj tre bezonas sanigan flegadon, profiti de tia flegado, kaj tio minacas la tutan mondon.

La sanigaj sukcesoj de la kelkaj pasintaj jardekoj estas rimarkindaj. Antaŭe, Aidoso signifis suferi teruran morton, sed nun la kuracado ŝanĝiĝis kaj la esplorado pri vakcino esperigas. Plue, oni parolas pri la finigo de malario, malsano kiu mortigas duonmilionon da homoj ĉiujare, plejparte infanoj. La scientistoj ankaŭ estas ĉirkaŭantaj la Ebolan malsanon. Vakcino, kaj du novaj drogoj por flegi la infektitojn, estas savantaj vivojn en la Demokratia Respubliko Kongo. Antaŭe, Ebola estis mortiganta ĝis 90% de siaj viktimoj. Nuntempe tio renversiĝis. D-ro Anthony Fauci, spertulo de la usonaj Naciaj Saninstitutoj kaj gvatkomitatano, diris ke se iu malsanulo pro Ebola havas malaltan virusan ŝarĝon, li nun havas 90% ŝancojn de pluvivo.

Tiu ĉi raporto avertas ke la mondo estas danĝere nepreparita por la sekva pandemio, tiel nepreparita ke la sekva pandemio povus mortigi ĝis 80 milionojn da homoj kaj okazigi grandegajn ekonomiajn perdojn.

Fontoj redakti