Terorisma atako en «Krokus siti ĥoll»

Sabato, la 23-a de marto 2024

Fajrobrigadanoj antaŭ la halo
Supozeblaj teroristoj

La 22-an de marto 2024 proksimume je 20:00 en koncertejo «Krokus siti ĥoll» en la urbo Krasnogorsko (Moskva provinco, Rusio) okazis terorisma atako. Kelkaj atakintoj eniris la koncertejon kaj pafis la ĉeestantojn, poste ekbruliginte la ejon. Pli ol 130 homoj pereis, pli ol 140 estis vunditaj.

Buĉado kaj kaptado redakti

«Krokus siti ĥoll» estas unu el la plej grandaj kaj prestiĝaj koncertaj haloj de Rusio. Dum la 22-a de marto en la halo okazis nacia konkurso de sporta dancado kaj vespere, je 20:00, devus komenciĝi koncerto de muzika grupo «Piknik» kun simfonia orkestro. Por la koncerto estis venditaj pli ol 6000 biletoj.

Ĉirkaŭ 20:00, kelkaj minutojn antaŭ la koncerto, al la ĉefa enirejo alveturis aŭto kaj elirintaj ĝin viroj tuj komencis pafi ĉiujn ajn per aŭtomataj pafiloj. Je 20:03 la teroristoj eniris la halon kaj komencis pafi celante spektantojn kaj oficistaron de la koncertejo. Post kelka tempo okazis eksplodoj kaj en la halo komenciĝis incendio. La atako daŭris 18 minutojn. Informagentejo «Interfaks» diris ke ĝin partoprenis 3 ĝis 5 homoj.

La unuaj informoj pri la terorisma atako aperis en Telegramo proksimume je 20:15. Je 20:33 informagentejo TASS sciigis, ke OMON kaj SOBR (specialaj kontraŭteroristaj trupoj de Moskva polico) estis urĝe aktivigitaj. Fajrobrigadanoj venintaj al la incendio atendis ĝis venis kontraŭteroristaj trupoj. Ĉirkaŭ 20:44 oni aŭdis novajn eksplodojn. Je 21:01 TASS informis, ke la specialaj trupoj iras al «Krokus siti ĥoll»

Je 22:00 loka sekcio de la Ministerio pri Ekstremaj Situacioj de Rusio anoncis ke la incendio okazas sur areo je 3000 m2, en 23:19 oni raportis jam pri 12 900 m2. Je 00:56 la sama ministerio diris ke la incendio ne plu kreskas.

Je 22:00 aperis informo, ke la teroristoj sukcesis eskapi. «Kommersant» kaj RIA «Novosti» anoncis, ke supozeble la partoprenintoj de la atako forveturis en blanka aŭto«Renault Symbol».

Al la koncertejo venis pli ol 30 ambulancoj el Moskva provinco kaj 20 ambulancoj el Moskvo.

Pro la pafado kaj incendio pereis ne malpli ol 133 homoj (inkluzive 3 infanojn) kaj pli ol 145 estas vunditaj. Multaj restas en hospitaloj en kriza stato kaj la savistoj plu esploras la ruinojn, trovante pliajn korpojn kaj korpopecojn.

La 23-an de marto oni raportis ke nokte ĉiuj teroristoj estis kaptitaj en Brjanska provinco, 100 km for de Ukrainio al kiu ili veturis. Ili ne haltis laŭ postuloj de policanoj, do sekvis pafado kaj persekutado, kiu finiĝis per kapto de 11 homoj, inkluzive 4 atakintojn. Ili estas civitanoj de Taĝikio, multaj preskaŭ tute ne komprenas la rusan kaj interkompreniĝas per interpretistoj. Ili diras ke la atakon mendis nekonataj uloj, kontaktintaj ilin per islamistaj Telegram-kanaloj. La mendintoj promesis al ili pagi po 500 mil rublojn ($3400) se ili venos al difinita loko kaj murdos ĉiujn homojn, kiujn ili renkontos. La armilojn ili ricevis de tiuj ĉi mendintoj, dirintaj en kiu loko preni ĝin. FSB diris ke la teroristoj havis ligojn al Ukrainio kaj pro tio ili veturis al ĝia limo, je kiu ukrainaj kompliculoj promesis aranĝi por ili senprobleman eniron. La ukraina flanko neas tion.

Akuzoj kaj rifuzoj redakti

Baldaŭ post apero de informoj pri la atako, televidkanalo NTV dum speciala novaĵelsendo prezentis falsan videon, en kiu sekretario de Konsilio de Nacia Sekureco kaj Defendo de Ukrainio Oleksij Danilov konfirmis komplicon de Ukrainio je organizado de la amasmurdo. La Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ukrainio responde nomis la atakon «planita provoko de la Kremlo».

Sian respondecon pri la atako deklaris la Islama Ŝtato (IŜIL): la deklaron publikigis ĝia informagentejo «Amaq». Ĝi diris ke tio estas respondo al Rusio pro ĝia milito en Sirio kaj Norda Kaŭkazo. Oficialaj reprezentantoj de Usono diris, ke ili havis informojn pri intenco de «Wilayah Khorasan» (branĉo de IŜIL en Afganio) fari atakon en Moskvo, sed ne sciis ke tio okazos ĝuste en tiu ĉi koncertejo. Komence de marto usonaj kaj poste ankaŭ britaj ambasadejoj alvokis siajn civitanojn eviti amasiĝojn de homoj en la rusia ĉefurbo, inkluzive koncertejojn, pro eventualaj terorismaj atakoj.

Reprezentanto de Oficejo de la Prezidanto de Ukrainio Miĥajlo Podoljak deklaris, ke Ukrainio ne havas rilaton al la atako. Reprezentantoj de Usono deklaris, ke ili ne havas informojn pri ukrainia partopreno en la buĉado.

Pli ol 100 landoj kaj multaj internaciaj organizoj sendis siajn kondolencojn al Rusio. En multaj landoj aperis improvizitaj funebrejoj, homoj alportas florojn kaj kandelojn al rusiaj ambasadejoj. En Rigo (Latvio) policanoj forigas la florojn kaj instigas homojn meti ilin ĉe kontraŭa flanko de la trotuaro, kie troviĝas porukrainaj instalaĵoj. Populara ukraina Telegram-kanalo «Reala milito» (pli ol 1,3 milinoj da abonantoj) afiŝis videojn de la atako kaj fotojn de la viktimoj, klariginte ke en Moskvo okazis «gaja evento» kaj ke tiuj ĉi videoj montras kiel «rusaĉoj diskuras kaj mortaĉas».

La 24-a de marto estas deklarita en Rusio funebrotago.


Fontoj redakti