Tri rusiaj ĵurnalistoj estas murditaj en Centr-Afrika Respubliko

Mardo, la 31-a de julio 2018

Militisto en Centr-Afrika Respubliko

La 31-an de julio 2018 oni informis pri pereo de tri rusiaj ĵurnalistoj en Centr-Afrika Respubliko. Laŭ haveblaj informoj la fama raportisto Orĥan Ĝemal, kameraisto Kirill Radĉenko kaj reĝisoro Aleksandr Rastorgujev veturis de la ĉefurbo Bango al urbeto Bambari, sed nekonataj uniformuloj haltigis ilin ĉe militista kontrolejo. La franca gazeto Ouest France asertas, ke la ĵurnalistoj direktiĝis al loko, kie troviĝis armea bataliono kun rusiaj militinstruistoj. Oni ne scias kio sekvis, sed poste iliaj korpoj estis trovitaj 23 km for de la urbo Sibuto. Fonto de Agence France-Presse el militistaj rondoj de Centr-Afrika Respubliko diris, ke la ĵurnalistojn murdis gerilanoj en kontrolejo dum ilia reveno el la urbo Kaga-Bandoro. Urbestro de Sibuto, Henri Depele diris reference al ilia ŝoforo, ke la 30-an de julio, ĉirkaŭ la 10a vespere, 23 km for de la urbo el arbedoj elsaltis armitaj homoj, kiuj pafis kontraŭ la aŭto kaj ĵurnalistoj tuj pereis. Laŭ iuj fontoj eventuala celo de la atako estis rabi multekostajn teknikaĵojn de la grupo.

Pereon de la ĵurnalistoj jam konfirmis lokaj ŝtatoficistoj kaj reprezentantoj de misio de Unuiĝintaj Nacioj en la lando. Edzino de Orĥan Ĝemal jam rekonis lian korpon laŭ foto.

La ĵurnalistoj venis tien 28-an de julio por fari dokumentan filmon, esplorontan agadon de la privata militkompanio "Vagner". Laŭ pluraj informoj, tiu grupo de rusiaj militistoj neoficiale batalas en Donbaso (Ukrainio) kaj Sirio, subtenante fortojn lojalajn al la rusia registaro. En aprilo 2018 la franca gazeto Le Monde publikigis esploraĵon pri ĉeesto de rusiaj dungosoldatoj en Centr-Afrika Respubliko kaj pri oficiala interkonsento inter la rusia kaj centrafrika registaroj pri alveno de rusiaj militinstruistoj. La rusia ĵurnalo Novaja gazeta ankaŭ jam raportis pri ĉeesto de rusiaj dungosoldatoj el privata militkompanio "Vagner" en tiu ĉi lando. La Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio konfirmis, ke laŭ permeso de Komitato de Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj en januaro-februaro 2018 el rezervoj de la Ministerio pri defendo de Rusio al la centrafrika armeo estis liveritaj leĝeraj pafiloj kaj municioj. Je la sama permeso tien estis senditaj 5 militistoj kaj 170 civilaj instruistoj por instrui lokajn militistojn.

La plej fama el la ĵurnalista triopo estis Orĥan Ĝemal (n. la 11-an de novembro 1966), filo de Gejdar Ĝemal — fama islama aktivulo, eksa prezidanto de la Islama Komitato de Rusio. Li laboris kiel raportisto ekde 1995, inkluzive en Norda Kaŭkazo, Afganio, Irako, Libano, Sauda Arabio, Sirio, Sud-Osetio. En 2000 li estis kunforndinto de la Unio de religiaj ĵurnalistoj, en 2003 kunfondis la Islaman union de ĵurnalistoj de Rusio, en 2005 fondis kaj iĝis plenuma direktoro de la agentejo de ĵurnalismaj enketadoj "Enketa komitato" ĉe la Ĵurnalisma Unio de Rusio.

En 2008 li akompanis la ĉeĉenan batalionon "Vostok" dum la Milito en Sud-Osetio, pri kio poste verkis libron "Kronikoj de la kvintaga milito". En aŭgusto 2011 li estis grave vundita ĉe la kruro ĉe la sturmo de Tripolo dum la Libia enlanda milito.

Fontoj