Tumultoj en Kazaĥio: semajno de ĥaoso kaj perforto

Sabato, la 8-a de januaro 2022

Protestantoj sur centra placo en la urbo Aktobe, Kazaĥio. La 4-a de januaro 2022.


En Kazaĥio okazis amasaj tumultoj, kiuj eksplodis la 2-an de januaro kaj sekvis en pluraj urboj. Tumultuloj sturmis sidejojn de ŝtataj institucioj, atakis hospitalojn kaj flughavenojn, rabis vendejojn kaj bankojn, bruligis aŭtojn kaj konstruaĵojn. Polico kaj Nacia gvardio plejparte malsukcesis haltigi ilin, do aŭtoritatoj enkondukis armeajn trupojn kaj petis helpon de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco, kies membroj sendis siajn trupojn al Kazaĥio.

Komenco de la protestoj redakti

La protestoj eksplodis en provinco Mangistau je okcidenta parto de la lando. Senpera kialo iĝis duobligo de prezo de likva naftogaso (LPG), kiu estas la ĉefa fuelo de automobila transporto en Kazaĥio. Ekde la 1-a de januaro la prezo altiĝis de $0,13 ĝis $0,27. La 2-an de januaro homamaso blokis trafikon en la urbocentro kaj ekmanifestaciis ĉe la provinca administracio, postulante malaltigi la prezon. La protestantoj ne disiris nokte kaj ilian ekzemplon sekvis miloj da homoj tra la lando.

La aŭtoritatoj respondis ke ekde la 1-a de januaro LPG estas vendata nur per borso, per kio ili esperas allogi pli da investoj kaj altigi ĝian produktadon, kiu preskaŭ ne kreskas — malsame ol la konsumado. Antaŭe la gaso estis vendata laŭ ordonita prezo, kiu eĉ ne kovris kostojn de ĝia produktado. La sola gasfabriko en la regiono estis konstruita en 1973 kaj ĝia aparataro jam eluziĝis je 90%.

Tamen oni anoncis enketadon de eventuala komploto de posedantoj de gasstacioj kaj tiuj en provinco Mangistau baldaŭ malaltigis la prezon de 120 ĝis 85-90 tengoj. Sed la protestantoj ne foriris kaj anstataŭe prezentis novajn postulojn: nuligi vendadon de gaso je borso kaj eksigi la registaron.

Eskaliĝo redakti

 
Protestantoj varmiĝas ĉe fajro. Aktobe, Kazaĥio. La 4-a de januaro 2022.

Matene la 5-an de januaro prezidanto Kasimĵomart Tokajev eksigis la registaron. Samtempe li akuzis naftogasajn kompaniojn kaj la ministerion pri energio pri kresko de prezoj je gaso kaj ordonis al prokurorejo enketi supozitan prezokomploton. Li ankaŭ ordonis reguligi fuelprezojn dum 180 tagoj kaj prokrasti borsan vendadon de fuelo por unu jaro. Ankaŭ estis malpermesite altigi pagojn pri priservado de loĝejoj.

Tamen la protestoj daŭris kaj iĝis ĉiam pli perfortaj. Homamasoj sturmis sidejojn de provincaj registaroj, atakis policanojn, bruligadis aŭtojn. En la urbo Taldikorgano oni faligis monumenton de eks-prezidanto Nursultan Nazarbajev. La prezidanto enkondukis en kelkaj regionoj krizostaton ĝis la 19-a de januaro. Tio signifas ke trafiko estos limigita, elirmalpermeso validos post la 11-a vespere, amasaj kunvenoj kaj strikoj estas malpermesitaj, loĝantaro devas fordoni armilojn kaj pafaĵojn.

Sekvis elpostenigo de pluraj altranguloj. Samtage Tokajev anstataŭis Nursultan Nazarbajev kiel la prezidanto de la Konsilio pri Sekureco de Kazaĥio. Nursultan Nazarbajev deklaris pri sia eksiĝo en 2019, sed konservis por si plurajn gravajn postenojn inkluzive tiun ĉi, kiun li devis okupi ĝismorte.

 
Nursultan Nazarbajev, unua prezidanto de Kazaĥio.

Sed la protestoj daŭris kaj iĝis ekstreme perfortaj. Tumultuloj atakis kaj bruligis plurajn sidejojn de ŝtataj institucioj, okupis por kelkaj horoj flughavenon en Almato, blokis kaj invadis hospitalojn. Okazis amasa disrabado de vendejoj, bankoj kaj bankmaŝinoj. Aŭtoritatoj ĉesigis interretan konekton kaj foje telefonion por malebligi al la tumultuloj kunordigi iliajn agojn. Al Almato estis senditaj trupoj de la Nacia Gvardio, sed multaj el ili estis blokitaj kaj senarmitaj laŭvoje, gvardianoj estis batitaj kaj publike humiligitaj.

Centro de la tumultoj iĝis Almato, kiu ĝis 1997 estis ĉefurbo de Kazaĥio. Tumultuloj atakis kaj bruligis sidejon de provinca registaro kaj eksan sidejon de Nursultan Nazarbajev, kies eksigon de ĉiuj postenoj ili postulis. La 81-jara eks-prezidanto ĝis nun ne komentis publike la okazaĵojn. Aperis informoj, ke li povis forlasi la landon "por kuracado", sed ĝis nun ili ne estis konfirmitaj. Li mem naskiĝis en provinco Almato, kiu estas regata de lia klano. La 8-an de januaro gazetara servo de Nazarbajev oficiale deklaris ke li troviĝas en Nursultano, regule kontaktas ŝtatestrojn kaj alvokas ĉiujn kazaĥianojn unuiĝi ĉirkaŭ prezidanto Tokajev por superi malfacilaĵojn de la nuna periodo.

Eksigoj kaj nomumoj redakti

La 6-an de januaro la prezidanto eksigis estron de la Komitato de Nacia Sekureco Karim Masimov kaj nomumis je tiu posteno Jermek Sagimbajev, kiu antaŭe estis estro de la ŝtata gardoservo, kiu gardas altrangulojn inkluzive la prezidanton. Karim Masimov okupis tiun postenon de 2016 kaj estis konsiderata ulo de Nursultan Nazarbajev. Li tamen ne povis pretendi je prezidenta posteno, ĉar oni konsideras lin ujguro, do ne-kazaĥo, kio gravas en naciisma kaj klana kazaĥa socio. Li estis ĉefministro en 2004-2012 kaj de aprilo 2014 ĝis aprilo 2015, kaj post ioma paŭzo okupis tiun postenon ĝis septembro 2016. Samtage li estis arestita kaj akuzita pri ŝtata perfido. Li ne estas sola arestita altrangulo.

La vic-estro de la Komitato de Nacia Sekureco, respondeca pri servo de speciala destino A, iĝis Berik Kunanbajev. La ŝtatan gardoservon ekde nun estros Saken Isabekov, kiu antaŭe estis vic-estro. Antaŭe tiun postenon okupis Samat Abiŝ, nevo de Nursultan Nazarbajev.

La 11-an de januaro Tokajev devos proponi al la parlamento novan kandidaton al la ĉefministra posteno.

Eniro de eksterlandaj pactrupoj redakti

 
Per blua koloro estas markita Kazaĥio, per la verda — landoj de OKKS, sendintaj siajn trupojn.

Prezidanto Tokajev sin turnis al la Organizaĵo de la Kontrakto pri Kolektiva Sekureco (OKKS), en kiu membras ankaŭ Rusio, Belorusio, Armenio, Taĝikio kaj Kirgizio, kun peto helpi je rebato de atako de "internaciaj teroristoj, instruitaj eksterlande". Statuto de OKKS ebligas uzi tiukaze helpon de la aliancanoj. La peto estis aprobita kaj samtage ĉiuj ŝtatoj-membroj promesis sendi siajn trupojn. Fina decido ne estis tuj farita nur en Kirgizio, ĉar krom decido de la prezidanto lokaj leĝoj postulas ankaŭ aprobon de la parlamento, sed la 7-an de januaro la parlamento aprobis ĝin.

Fine estis decidite ke Rusio sendos 3 000 militistojn, Belorusio — 500, Armenio — 100, Kirgizio — 150, Taĝikio — 200. La 6-an de januaro unuaj trupoj venis el Rusio kaj Belorusio. Pli ol 70 aviadiloj jam alportis rusiajn pactrupojn, kiuj interalie kune kun kazaĥaj kolegoj restarigis la ordon en flughaveno de Almato kaj gardas ĝeneralan konsulejon de Rusio en Almato.

OKKS informis pri sia operaco la Konsilion pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj. Stéphane Dujarric kiel proparolanto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj komentis la aferon.

  Ĉiuj manifestacioj devas esti pacaj. La homoj devas havi rajton esprimi sian malkontenton kaj sekurecfortoj devas defendi tiun ĉi rajton kaj agi modere.  
Stéphane Dujarric, proparolanto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.

Maleskaliĝo redakti

 
Protestantoj sur centra placo en la urbo Aktobe, Kazaĥio. La 4-a de januaro 2022.

Matene la 7-an de januaro la aŭtoritatoj diris ke la ordo estas restarigita en plejparto de la regionoj, sed specialaj trupoj daŭrigos senarmigon kaj ekstermadon de tumultuloj. La 8-an de januaro lokanoj plu raportis pri pafado surstrate en Almato. Laŭ oficialaj datumoj 26 protestantoj estis mortigitaj, 18 vunditaj, pli ol 4 000 detenitaj. Ili diris ke pereis 18 policanoj, 748 estis vunditaj. Unu lernanto de milita altlernejo estis senkapigita.

Komenciĝis enketado, kulpuloj povos alfronti malliberigon de ok jaroj ĝis dumviva kaj perdi civitanecon de Kazaĥio. La 29-an de decembro 2021 mortopuno estis definitive abolita en la lando. La aŭtoritatoj agnoskis ke komence temis pri pacaj protestoj, sed poste voĉo de pacaj protestantoj dronis en perforto, estigita de maliculoj.

Ĵurnalistoj surloke raportas ke sidejo de televidstacio Mir (Paco) en Almato ankoraŭ estas okupita de protestantoj. Almenaŭ unu ĵurnalisto pereis. Surplace kuŝas kadavroj. Samtage estis arestita krimula estro Arman Ĝumageldijev (kromnomo Sovaĝa Arman) kaj kelkaj liaj banditoj, ĉe kiuj oni trovis pafilojn kaj municion. Arman revenis el Turkio post komenco de la protestoj kaj aktive partoprenis ilin.

En plejparto de la urboj denove cirkulas publika transporto, funkcias telefonio kaj Interreto. Bankoj prokrastis pagojn de kreditoj, telefonkompanioj donis senpagajn minutojn kaj SMS al la uzantoj, la aŭtoritatoj promesis rekompencojn al la damaĝitaj entreprenoj. Surstrate aperis volontulaj taĉmentoj, kiuj helpas al polico gardi la ordon. Kelkloke okazas "protestoj kontraŭ protestoj", dum kiuj homoj admonas la manifestaciantojn ĉesigi la protestojn por restarigi normalan vivon kaj memorigas ke la ĉefaj postuloj de la protestantoj jam estis kontentigitaj.

La 10-a de januaro estis deklarita nacia funebro pro la viktimoj de la tumultoj.

Ekonomiaj sekvoj redakti

 
Soldatoj de la 31-a aparta gvardia paraŝutisto-sturma brigado. Rusio, 2018.

Pli ol mil konstruaĵoj estis damaĝitaj aŭ komplete detruitaj. Tumultuloj detruis aŭ damaĝis ankaŭ multajn aŭtojn, busojn, kamionojn, infrastrukturajn objektojn. La 8-an de januaro oni taksis sumon de perdoj je 202 milionoj da usonaj dolaroj.

Internaciaj merkatoj reagis prognozeble. Akcioj de kazaĥiaj kompanioj falis, prezo de uranio, kies ĉefa provizanto estas Kazaĥio, draste kreskis, kurzo de ĉifromono, kies granda parto nun estas produktata en Kazaĥio, grave malaltiĝis. Kazaĥio iĝis granda centro de la ĉifromona industrio post ĝia likvido en Ĉinio kaj sekvinta migrado de ĉifromonaj entreprenoj eksterlanden — plejparte al Usono, Kazaĥio kaj Rusio. Pro malŝalto de Interreto ĉifromonaj minejoj en Kazaĥio haltis kaj produktado de Bitkoino falis je 12%, post kio evidente pluraj ministoj komencis vendi siajn ĉifromonajn rezervojn por pagi elmigradon de siaj familioj kaj sia aparataro el la malstabiliĝinta lando.

Oni raportas ke perantoj vendas dekoble pli koste SIM-kartojn de la rusia movtelefona kompanio Beeline, kies telefonio funkciis plej stabila dum la tumulta periodo. La kompanio diris ke ĝi ne altigis la prezojn kaj rompos kontraktojn kun perantoj, kiuj estos konfirmitaj fari tion.

Homaj perdoj redakti

Aŭtoritatoj raportis pri 18 pereintaj policanoj kaj militistoj, ĉirkaŭ mil homoj estis vunditaj. Nombro de pereintaj tumultuloj ankoraŭ ne estas sciigita, sed temas pri dekoj da homoj, plejparte mortigitaj kiam ili sturmis policejon en Almato aŭ atakis policanojn kaj militistojn kun pafiloj enmane. Konfrontiĝoj en Almato daŭras, pafado pluas, do evidente nombro de viktimoj plu kreskos.

Supozeblaj kialoj redakti

 
Soldatoj de la 25-a speciala brigado "Skorpio". Kirgizio, 2013.

Se ne konsideri ekstreme komplotajn teoriojn, plejparto de analizistoj opinias ke la protestoj eksplodis sponatanee kiel reago de malsupraj sociaj tavoloj, malriĉiĝintaj dum la pandemia periodo, al duobligo de prezo de gaso, kiu estas uzata kiel ĉefa fuelo en aŭtoj kaj hejma kuirado. Poste la protestojn uzis en sia lukto klanoj de la eks-prezidanto Nursultan Nazarbajev kaj nuna prezidanto Kasimĵomart Tokajev, kiuj kune regis la landon post eksiĝo de Nazarbajev en majo 2019.

Iuj asertas ke pli junaj parencoj de Nazarbajev delonge planis atakon por rekapti la potencon kaj formis tiucele taĉmentojn, stokis armilojn ktp. Tamen nuntempe ne eblas pruvi, nek kontesti tiujn asertojn.

Duobligo de la gasoprezo okazis kadre de liberaligo de la gasa merkato, celanta allogi pli da investoj kaj malaltigi ŝtatajn subvenciojn. Gasa industrio de Kazaĥio bezonas gravan modernigon, ĉar ekde disfalo de Sovetunio en 1991, estis konstruita eĉ ne unu gasa aŭ nafta rafinejo dum tiuj konstruitaj en la sovetia epoko grave eluziĝis. Sekvante liberalismajn sugestojn la registaro forigis ekde la 1-a de januaro 2022 reguligadon de la gasa merkato, kio kaŭzis drastan kreskon de prezoj, ĉar lastatempe gaso iĝis oble kosta tutmonde kaj nun la ŝtato ne plu subtenis artefarite malaltajn prezojn por loĝantaro.

Internacia reago redakti

 
Usona Sekretario de Ŝtato Antony Blinken.

La Ministerio pri eksteraj aferoj de Ĉinio nomis la okazaĵojn "interna afero de Kazaĥio" kaj esprimis esperon ke la aŭtoritatoj solvos la problemon memstare. Poste oficiala proparolanto de la Ministerio pri eksteraj aferoj de Ĉinio Wang Wenbin diris la 7-an de januaro, ke "estante frata najbaro kaj ĉiama strategia partnero de Kazaĥio, Ĉinio pretas fari ĉion eblan por doni necesan helpon al Kazaĥio kaj helpi al ĝi superi malfacilaĵojn". Li ankaŭ substrekis ke "Ĉinio rezolute kontraŭas ke eksteraj fortoj artefarite kreu sociajn tumultojn kaj instigu al perforto en la regionoj de la lando". Ĉina ŝtatestro Xi Jinping gratulis Tokajev, dirinte ke li rapide restarigis la ordon per ĝustaj paŝoj kaj diris ke Ĉinio estas kontraŭ "planoj de eksteraj fortoj direktitaj al organizo en Kazaĥio de tumultoj, instigado al "kolora revolucio", kaj provoj subfosi ĉino-kazaĥian amikecon".

Usona Sekretario de Ŝtato Antony Blinken telefonis la 6-an de januaro sian kazaĥan kolegon Muhtar Tleuberdi kaj deklaris pri subteno de "konstituciaj institucioj kaj amaskomunikila libereco" en Kazaĥio kaj alvokis al paca solvo de la krizo, kun estimo de la homaj rajtoj.

Eŭropa Unio esprimis zorgitecon kaj alvokis al dialogo. La Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio Josep Borrell diris ke EU pretas helpi al Kazaĥio kaj ke la helpo de OKKS "elvokas rememorojn pri situacioj, kiujn necesas eviti". Responde al tio rusia vic-ministro pri eksteraj aferoj Aleksandr Gruŝko diris ke la Okcidento devas agnoski pacigan rolon de Rusio. Samtempe li konsentis kun la eŭropa diplomato, dirinte: "Li pravas pri tio, ke necesas eviti situaciojn de militaj agoj kiel humanitara bombardado de Jugoslavio, invado je Irako, operaco en Libio, provoj dispartigi Sirion".

Talibano esprimis sian pozicion en oficiala deklaro:

  Afganio atente sekvas la kurantan situacion en Kazaĥio kaj kiel proksima najbaro kaj komerca partnero estas maltrankviligita de lastatempaj tumultoj tie. Ĝi alvokas la registaron kaj la protestantojn solvi siajn kontraŭdirojn je vojo de dialogo kaj per pacaj rimedoj, kaj alporti pacon kaj stabilecon al la lando.  
Talibano.

Prezidanto de Uzbekio Ŝavkat Mirzijojev telefonis al Tokajev, esprimis sian subtenon kaj diris ke lia lando pretas helpi al Kazaĥio je stabiligo de la situacio.

 
Kasimĵomart Tokajev, prezidanto de Kazaĥio.

Ministro pri eksteraj aferoj de Turkio Mevlüt Çavuşoğlu en telefona interparolo kun Tokajev esprimis al li sian subtenon kaj pretecon doni necesan helpon. Ili interkonsentis aranĝi la 11-an de januaro ekstervican kunsidon de la Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj forme de videokonferenco.

La Regiona Kontraŭterorisma Strukturo de la Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro (ŜOK) esprimis al la registaro de Kazaĥio sian subtenon kaj pretecon helpi se respektiva peto venos. En ŜOK membras Barato, Pakistano, Ĉinio, Kazaĥio, Rusio, Kirgizio, Taĝikio kaj Uzbekio.

Prezidanto Tokajev nomis alvokojn al dialogo "stultaĵo" kaj diris ke ĉiuj postuloj de la protestantoj, esprimitaj pace, jam estis kontentigitaj.

  Eksterlande estas elbuŝigataj alvokoj al la flankoj aranĝi intertraktojn por paca solvo de la problemo. Kia stultaĵo, kiaj povas esti intertraktoj kun krimuloj, murdistoj.  
Kasimĵomart Tokajev, prezidanto de Kazaĥio.

Li diris ke temas pri komploto, kiu estis pretigata de antaŭlonge kaj ke sekurecaj institucioj almenaŭ parte partoprenis ĝin, kio klarigas ilian malefikan reagon kaj mankon de preventaj agoj. Li aldonis ke Almato estis atakita de "20 mil banditoj" kaj ke li ordonis pafi kontraŭ "teroristoj" senaverte.

Diplomatia duelo redakti

Antony Blinken diris la 7-an de januaro pri alveno de la rusiaj trupoj ke historio instruas, ke "kiam en via domo aperis rusoj, foje malfacilas foririgi ilin". La Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio reagis al tio en sia Tviter-konto:

  Se Antony Blinken tiom ŝatas historiajn lecionojn, do li konsideru jenan: kiam en via domo aperis usonanoj, foje malfacilas resti viva, ne rabita aŭ perfortita. Sed tion instruas al ni ne antaŭnelonga pasinteco, sed ĉiuj 300 jaroj de la usona ŝtato. Multon pri tio rakontos indianoj de la Nordamerika kontinento, koreoj, vjetnamoj, irakanoj, panamanoj, jugoslavoj, libianoj, sirianoj kaj multaj aliaj malfeliĉuloj, kiuj malbonŝancis vidi en sia "hejmo" tiujn neinvititajn gastojn.  
La Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio

Fontoj redakti