UEA: Riĉprograma malferma tago

Lundo, la 19-a de majo 2014

Sepdeko da vizitantoj el 13 landoj spitis la pluvan veteron por partopreni en la 40-a Malferma Tago de la Centra Oficejo sabaton, la 10-an de majo, kiu havis eĉ kvar prelegantojn kaj premiere la programeron Akademianoj respondas.

Sub la titolo Interlingvistiko - ĉu nur intelekta ludaĵo?, Detlev Blanke prezentis scienc-strategiajn konsiderojn, kun germanaj spertoj tiurilate. En sia prelego La gramatika domo de Esperanto, Wim Jansen uzis la domon kaj ĝiajn konstru-aspektojn kiel metaforon por priskribi trajtojn de la Esperanta gramatiko el la vidpunkto de la funkcia gramatiko.

Okaze de la 90-jariĝo de la verkistino Marjorie Boulton, tri tagojn pli frue, Humphrey Tonkin parolis pri ŝi kaj ŝia verkaro. Lia prelego, Marjorie Boulton – poeto kore fajra, jam estas spektebla en la Reta Kinejo de UEA. Fine, sub la titolo Nefertito kaj Eĥnatono - drameca epizodo el la egipta historio, Wera Blanke prezentis apenaŭ konatajn eventojn de antaŭ 3 mil jaroj en la antikva Egiptio.

Katalin Kováts informis pri la 3-a Tutmonda Ekzamentago (la 17-an de majo) kaj gvidis duonhoran RISKO-ludon, kutime ludatan en la retejo de edukado.net. Ĉar ĉeestis nur unu estrarano de UEA, Barbara Pietrzak – plimulto de ŝiaj kolegoj ja loĝas ekster Eŭropo – la oftan programeron Estraranoj respondas anstataŭis respondado de kvin anoj de la Akademio de Esperanto. Sub la gvido de prezidanto Christer Kiselman, kun la publiko interparolis vicprezidanto Brian Moon kaj la akademianoj Kováts, Tonkin kaj Pietrzak.

La programon fermis anglalingva informa filmo pri Esperanto, produktita de la usona landa asocio ELNA en 1984. En la duonhora filmo la fama televida figuro kaj aktoro Steve Allen intervjuas William Harmon.

La Libroservo de UEA vendis librojn kaj aliajn varojn sume por 1090 eŭroj. Ne surprizas, ke plej multe furoris du verkoj de Marjorie Boulton: Poeto fajrakora, en kiu ŝi analizas la verkaron de Julio Baghy, kaj Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj kun la teksto de ŝia rememora prelego en la novembra Malferma Tago en 2004.

La stabo de la Centra Oficejo jam invitas al la 41-a Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 29-an de novembro 2014.

Vidu fotojn el la 40-a Malferma Tago ĉi tie.

Fontoj