UEA serĉos novan redaktoron por la revuo "Esperanto"
Merkredo, la 31-a de julio 2013
|
|
Inter la renovigaj planoj de la nova estraro de UEA troviĝas serĉi novan redaktoron por la ĉefa publikaĵo de la Esperanto-movado, la revuo Esperanto. Stano Marček, redaktoro de la revuo ekde januaro 2002, laboros ĝis la decembra numero ĉi-jara, kaj sia kontrakto ne estos renovigita.
La revuo ludas kernan rolon en la bildo, kiun esperantistoj havas pri UEA. Mi aŭdis de multaj kongresanoj en Rejkjaviko, ke ili esperas pri 'nova vento' en la asocio. Ankaŭ mi esperas tion. Kunlige kun diversaj aliaj ŝanĝoj, ni konkludis, ke necesas doni ankaŭ al la revuo freŝajn vizaĝon kaj enhavon. | — Mark Fettes, prezidanto de UEA.
|
La Asocio baldaŭ anoncos konkurson por la redaktora posteno, per kiu ili celas ĝisdatigi la eldonaĵojn de UEA por ke ili estu aktualaj kaj modernaj.
la mondo kaj la movado ŝanĝiĝas, kaj estas tempo funde repripensi la celojn kaj enhavojn de niaj diversaj eldonaĵoj. Por tio ni volas malfermi pordon al novaj homoj kaj novaj ideoj. | — Fettes
|
Fontoj
«UEA serĉos novan redaktoron por la revuo Esperanto» – [[Universala Esperanto-Asocio]], 31-a de julio 2013 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Universala Esperanto-Asocio]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |