Ukraina prezidanto alparolas civitanojn de Rusujo cele al repaciĝo

Ĵaŭdo, la 24-a de februaro 2022

Volodimir Zelenskij.


Nur kelkajn horojn post kiam la armeo de Rusujo invadis Ukrainujon malobee al la internacia juro kaj antaŭaj promesoj de ĝia prezidanto Vladimir Putin, la prezidanto de Ukrainujo, Volodimir Zelenskij, faris interrete dissematan alparolon al ĉiuj civitanoj de Rusujo por proponi repaciĝon kaj prezenti sian interpreton pri la rilato inter Ukrainujo kaj Rusujo. La alparolo estis farita en la rusa lingvo. Zelenskij atentigis pri la malpraveco de la informoj pri Ukrainujo dissemataj en la amaskomunuikiloj de Rusujo.

Jen esperantigo de la alparolo de Zelenskij:

"Hodiaŭ mi iniciatis telefonan konversacion kun la Prezidanto de la Rusia Federacio. La rezulto estis silento. Kvankam devus esti silento en Donbaso. Do hodiaŭ mi volas alparoli ĉiujn civitanojn de Rusujo. Ne kiel la prezidanto. Mi alparolas rusiajn civitanojn kiel civitano de Ukrainujo.

Ni estas apartigitaj kun vi per pli ol du mil kilometroj da komuna limo. Laŭ ĝi hodiaŭ staras viaj trupoj: preskaŭ ducent mil soldatoj, miloj da batalveturiloj. Via gvidantaro aprobis ilian paŝon antaŭen, en la teritorion de alia lando. Kaj ĉi tiu paŝo povus esti la komenco de granda milito sur la eŭropa kontinento.

La tuta mondo parolas pri tio, kio povus okazi en iu ajn tago nun. La kaŭzo povus aperi en ajna momento. Ajna provoko, ajna eksplodo. Eksplodo, kiu povus bruligi ĉion.

Oni diras al vi, ke ĉi tiu flamo alportos liberigon al la popolo de Ukrainujo. Sed la ukraina popolo estas libera. Ili memoras sian pasintecon kaj mem konstruas sian estontecon. Konstruante, ne detruante, kiel oni diras al vi ĉiutage en televido.

Ukrainujo en viaj novaĵoj kaj Ukrainujo en la reala vivo estas du tute malsamaj landoj. Kaj la ĉefa diferenco estas, ke la nia estas reala.

Oni diras al vi, ke ni estas nazioj. Sed kiel popolo, kiu fordonis pli ol ok milionojn da vivoj por la venko super la naziismo, povas subteni la naziismon? Kiel mi povas esti nazia? Diru tion al mia avo, kiu batalis en la sovetia infanterio la tutan militon kaj mortis kiel kolonelo en la sendependa Ukrainujo.

Ili diras al vi, ke ni malamas la rusan kulturon. Kiel oni povas malami kulturon, ian kulturon? Najbaroj ĉiam riĉigas unu la alian kulture, sed tio ne faras ilin unu, ĝi ne dissolvas nin en vin. Ni estas malsamaj, sed tio ne estas kialo por esti malamikoj. Ni volas difini kaj konstrui nian propran historion – pace, trankvile, honeste.

Oni diris al vi, ke mi ordonos ataki Donbason: pafi, bombi sen demandoj. Kvankam estas demandoj, kaj tre simplaj. Pafi kiun? Bombi kion? Donecko, kie mi estis dekojn da fojoj, vidis vizaĝojn, okulojn? Artjom, kie mi promenis kun amikoj? "Donbass Arena", kie mi ĝojkriis kun la lokanoj por niaj ukrainaj junuloj ĉe la Eŭropa Ĉampionumo? Parko Ŝĉerbakov, kie ni trinkis kune, kiam nia teamo perdis? Lugansk – la domo kie loĝas la patrino de mia plej bona amiko? La loko kie la patro de mia plej bona amiko estas enterigita?

Rimarku, mi nun parolas la rusan, sed neniu en Rusujo komprenas, pri kio temas ĉi tiuj nomoj, ĉi tiuj stratoj, ĉi tiuj familiaj nomoj, ĉi tiuj okazaĵoj. Ĉio ĉi estas fremda kaj nekonata al vi. Jen nia lando, jen nia historio, por kio vi batalos, kaj kun kiu?

Multaj el vi estis en Ukrainujo, multaj el vi havas parencojn en Ukrainujo, kelkaj el vi studis en ukrainaj universitatoj kaj estis amikoj kun ukrainoj. Vi konas nian karakteron, vi konas nian popolon, vi konas niajn principojn, vi scias, kion ni valoras. Do aŭskultu vin mem, la voĉon de racio, la prudenton. Aŭskultu nin: La ukraina popolo volas pacon, la ukraina registaro volas pacon. Ĝi volas kaj faras, faras ĉion, ĉion, kion ĝi povas.

Ni ne estas solaj, estas vero. Multaj landoj subtenas Ukrainujon en ĉi tio. Kial? Ĉar ne temas pri paco ĉiupreze, temas pri paco kaj pri principoj, pri justeco, pri internacia juro, pri la rajto je memdeterminado, pri la rajto determini nian propran estontecon, pri la rajto de ĉiu socio al sekureco kaj pri la rajto de ĉiu homo vivi sen minacoj.

Ĉio ĉi estas grava por ni, ĉio ĉi estas grava por la mondo. Mi certe scias, ke ĝi estas grava ankaŭ por vi. Ni scias kun certeco, ke ni ne volas militon, nek malvarman militon, nek varman militon, nek hibridan militon. Sed se trupoj atakos nin, se ili provos preni nian landon, nian liberecon, niajn vivojn, la vivojn de niaj infanoj – ni defendos nin. Ne atakeme, sed defendeme. Kiam vi atakos, vi vidos niajn vizaĝojn. Ne niajn dorsojn, niajn vizaĝojn.

Milito estas granda malfeliĉo. Kaj tiu malfeliĉo havas grandan prezon. En ĉiu senco de la vorto. Homoj perdas monon, reputacion, vivnivelon, perdon de libereco. Sed plej grave: homoj perdas siajn amatojn, perdas sin. En milito ĉiam mankas ĉio. Kio mankas, estas pli ol sufiĉa doloro, malpuraĵo, sango kaj morto. Miloj, dekmiloj da mortoj.

Oni diras al vi, ke Ukrainujo povas prezenti minacon al Rusujo. Tiel ne estis en la pasinteco, ne estas nun kaj ne estos en la estonteco. Vi postulas sekurecajn garantiojn de NATO. Kaj ni postulas garantiojn pri nia sekureco, pri la sekureco de Ukrainujo. De vi, de Rusujo kaj de la aliaj garantiantoj de la Budapeŝta Memorando.

Hodiaŭ ni estas ekster ĉiuj defendaj aliancoj. La sekureco de Ukrainujo rilatas al la sekureco de niaj najbaroj. Tial, hodiaŭ ni devas paroli pri la sekureco de la tuta Eŭropo. Sed nia ĉefa celo estas paco en Ukrainujo kaj sekureco de niaj civitanoj, ukrainoj. Por fari tion, ni pretas paroli pri ĝi kun ĉiuj, inkluzive de vi, en malsamaj formatoj, en iu ajn loko.

Milito senigos ĉiujn de garantioj. Neniu plu havos sekurecajn garantiojn. Kiu plej suferos pro ĝi? La homoj. Kiu ne volas ĝin plej? La homoj. Kiu povas malhelpi ĉi tion okazi? La homoj. Ĉu estas tiuj homoj inter vi? Mi certas, ke ekzistas.

Publikaj figuroj, ĵurnalistoj, muzikistoj, aktoroj, atletoj, sciencistoj, kuracistoj, blogantoj, komikistoj, tiktakuloj kaj multaj aliaj. Ordinaraj homoj, ordinaraj simplaj homoj: viroj, virinoj, maljunuloj, infanoj, patroj kaj, plej grave, patrinoj. Ĝuste kiel la homoj en Ukrainujo, same kiel la aŭtoritatoj en Ukrainujo – kiom ajn ili klopodas konvinki vin pri la malo.

Mi scias, ke tiu ĉi alvoko ne estos montrata en rusia televido. Sed la civitanoj de Rusujo devas vidi ĝin. Ili bezonas scii la veron. Kaj la vero estas, ke ni devas halti antaŭ ol estos tro malfrue. Se la rusa gvidantaro ne volas sidiĝi ĉe la tablo kun ni cele al paco, eble ili sidiĝos ĉe la tablo kun vi."

Fontoj redakti