Unutaga ribelo en Rusio

Ĵaŭdo, la 29-a de junio 2023

Civiluloj kaj Wagner-anoj en la stratoj de Rostovo ĉe Dono, la 24-an de junio 2023


La posedanto de la armea privata Grupo Wagner, Evgenij Prigoĵin, anoncis vendrede la 23-an de junio, ke liaj trupoj transiris la limon inter Ukrainio kaj Rusio kaj eniris la urbon Rostovo ĉe Dono sen renkonti reziston de limgardistoj. Laŭ Prigoĵin, la Wagner-grupo estis trafita de raketoj, milithelikopteroj kaj artileria pafado laŭ la ordono de la estro de la ĝenerala stabo de la armeo, generalo Valerij Gerasimov. Li akuzis Gerasimov-on je eldonado de la ordono post renkontiĝo kun defendministro Sergej Ŝojgu, dum kiu ili supozeble decidis detrui Wagner-on.

La Federacia Sekureca Servo emfazis ke la asertoj de Prigoĵin, laŭ kiuj la rusia Defendministerio aranĝis aviadilatakojn kontraŭ la bazoj de Wagner, mortigante 2000 el ĝiaj batalantoj, estis senbazaj, kaj malfermis kriman enketon kontraŭ li, pri insurekcio.

La sekvan tagon, Prigoĵin deklaris ke la militaj lokoj de Rostovo estis sub lia regado, inkluzive de la flughaveno. Vladimir Putin dum urĝa televida alparolo diris: "Ĉi tio estas frapo en la dorso de nia lando kaj nia popolo (...) Kion ni alfrontas estas nenio krom perfido. Perfido kaŭzita de troaj ambicioj kaj personaj interesoj"

Poste trupoj de Wagner ekveturis Moskven, kaj atingis la urbojn Jelec kaj Lipecko, kaj la Voroneĵan provincon, kvazaŭ sen renkonti armean rezistadon. Sed Prigoĵin vespere rezignis: "En dudek kvar horoj, ni alvenis 200 kilometrojn for de Moskvo. Dum ĉi tiu tempo, ni ne verŝis eĉ unu guton da sango de niaj batalantoj. Nun venis la tempo, kiam sango povas esti verŝita. Tial, konsciaj pri la respondeco de unu el la tendaroj pri la rusia sangoverŝado, ni duonvoje turnigas niajn konvojojn kaj revenas al la kampotendaroj laŭ la interkonsentita plano".

La Kremlo anoncis poste ke Prigoĵin, kiu turnis siajn Wagner-batalantojn kontraŭ la armeaj regantoj en Moskvo, vojaĝos al Belorusio kaj la krimaj akuzoj kontraŭ li pro insurekcio estos forigitaj. Belorusia prezidanto Aleksandro Lukaŝenko negocis la interkonsenton kun li, kun la aprobo de rusia prezidento Vladimir Putin.

Laŭ Kremlo-proparolanto Dmitrij Peskov, la intertraktadoj ankaŭ certigis ke la batalantoj de Wagner ne estos persekutataj. "Neniu persekutos [la batalantojn], pro iliaj meritoj ĉe la fronto" li asertis. Putin poste asertis ke la Wagner-batalantoj devos elekti inter tri ebloj: reenhejmiĝi, aniĝi je la rusia armeo aŭ iri Belorusion.

Tamen multaj rilataj aferoj restas nekonataj. La detaloj de la interkonsento inter Prigoĵin, Lukaŝenko kaj Putin ne estis publikigitaj. Oni ekzemple ne scias, kio okazos pri la milita aparataro de Wagner, ĉu ĉi-lasta daŭrigos siajn aktivaĵojn eksterlande (ĉefe en Malio kaj Centrafriko) kaj en kiu kadro (la ministro pri eksterlandaj aferoj Sergej Lavrov simple asertis ke Wagner "certe" pluestos en Afriko). Prigoĵin ankaŭ estras la trolbredejon Interreta Esplora Agentejo, kies sorto pluestas nekonata, sammaniere de Prigoĵin mem, kiu ne plu publike sin montris de la 24-a de junio. Ankaŭ liaj komencaj celoj kaj la kialoj de lia rezigno pluestas nebulecaj.

Kvankam la insurekcio rapide haltis kun relative malmulta sangoverŝado, multaj fakuloj opinias ke ĉi-tiu evento malkaŝas mankojn kaj malfortecon de la rusia regado. Laŭ ili, eksterleĝaj militistoj preskaŭ libere trairis centojn da kilometroj tra la lando (ĉu la armeo ne povis interveni, ĉu la stabestroj hezitis, ĉu ili decidis atendi), kaj fine ekhavis amnestion per negociado: tio ege kontraŭas la bildon de "fortulo" kiun Putin konstruis por si. Same, la insurekcio montris ke la granda minaco por la rusia regpovo ne estis la tiel nomata "okcidenta imperiismo", sed rusia kreaĵo, kio kontraŭas la klasikajn propagandajn diskursojn. Multaj opinias, ke ĉi tiu evento havos konsenkvencojn, kaj en Rusio kaj eksterlande.

Fontoj redakti