Vikinovaĵoj:Neŭtrala vidpunkto

Ĉi tiu paĝo aŭ sekcio estas proponata direktivo aŭ principo de Vikinovaĵoj kaj ne ricevis interkonsenton de la komunumo.
Do ĝi estas konsiderenda nur kiel evoluanta ĝermo. Bonvolu diskuti pri ĝi por oficialigi la paĝon.

La neŭtrala vidpunkto estas fundamenta principo por kontribuantoj de Vikinovaĵoj.

Kiel: Por skribi kaj redakti artikolon laŭ la neŭtrala vidpunkto, vi skribu sen partiemeco. Vi priskribu faktojn aŭ faktojn pri opinioj, sed ne asertu opinion kiel fakton.

Kial: Vikinovaĵoj estas la kunlaboro de multaj homoj tra la mondo de diversaj kredoj, ideologioj kaj opinioj pasiaj. Tial la projekto ne povas teni aŭ prediki iun ajn ideologion. Kiel homoj, ni kredas kaj opinias, ofte pasie, sed kiel Vikinovaĵanoj (kaj kiel ĝentilaj homoj), ni devas adopti vidpunkton neŭtralan. Alie, Vikinovaĵoj fariĝos senĉesa milito inter redaktistoj kaj tio forlogos multajn legantojn kaj kontribuantojn. Kaj tia estas ankaŭ la maniero de bona filozofo aŭ profesoro: priskribi senpartie laŭeble la diversajn flankojn de ideo aŭ disputo. Tio estas necesa por bona kompreno kaj bona penso.