Vikinovaĵoj diskuto:Administrantoj

Sistema administranto redakti

La komparo estas maltaŭga, administranto pli similas laŭ tiu artikolo al "kun-sisopo". La serviloj havas aliajn sistemajn administrantojn. --AVRS 09:35, 21. Nov 2010 (UTC)

Ankaŭ laŭ mia opinio, estas maltaŭga komparo. Mi ŝanĝis la enkondukon, elirante tiun terminon. CasteloBrancodiskuto 12:14, 21. Nov 2010 (UTC)

Forviŝado aŭ forigo? redakti

Ĉu ni devas uzi "forviŝado"-n anstataŭ "forigo"-n? CasteloBrancodiskuto 12:14, 21. Nov 2010 (UTC)

Ĉu efektive en Vikipedio administranto povas forviŝi bildon por ĉiam?! --AVRS 12:38, 19. Dec 2010 (UTC)
En ĉiuj projektoj kiu permesas alŝuti dosierojn, administrantoj povas forviŝi/forigi ilin, kaj neniu administranto povas restarigi. Do, se bildo ne estus forigenda, oni necesas denove alŝuti ĝin. Sed ili povas restarigi la forigitajn artikolojn, inkluzive de ilian historion. CasteloBrancodiskuto 19:08, 19. Dec 2010 (UTC)
Mi ne povas tion kredi. o_O En Komunejo ĉiuj administrantoj povas restarigi forigitajn dosierojn. Oni al mi diras, ke iam ne eblis malforigi forigitajn malnovajn versiojn de dosieroj, sed nun ja eblas. Cetere, tiu parto de la teksto estas senutila, ĉar bildoj ĉi tie ne povas ekzisti. :) --AVRS 21:39, 19. Dec 2010 (UTC)
Vi pravas, tio estis malnova afero. Nun administranto ja povas restarigi bildojn. La sekcio "Kaŝado de vandalismo el la paĝo de lastaj ŝanĝoj" ankaŭ ne estas ĝusta (aŭ aktuala) nuntempe. CasteloBrancodiskuto 04:03, 20. Dec 2010 (UTC)
Reiri al la projektpaĝo "Administrantoj".