Vortaro de Kondratjev en junio mirigas, sed ne tre

Vendredo, la 12-a de julio 2024

la 11-an de julio 2024 taĉmento de Vortaro de Kondratjev prezentis vican raporton pri la vortaro.

Dum pasinta junio retejon de la vortaro trafis 2802 unikaj vizitantoj. La kvanto estis pli malmulta ol maja vizitantaro (3098). La 2808 unikaj legantoj faris 6208 vizitojn, dum kiuj ili legis 24 222 paĝojn.

Inter la vizitantaro plej multo vizitas per rekta ligilo. Serĉmaŝinoj jene dividis sian kontribuon:

En junio okazis interesa ŝanĝo de avanta operaciumo: uzantoj de Linukso vizitis 10 184 (42%) paĝojn kaj Vindozo 7542 (31%). La trian lokon okupis "Nekonata Uniks-Sistemo" - 4409 (18%).

Maja rezulto montris alian staton:

  • Vindozo 44,3%
  • Linukso 43,7%
  • aliaj - la lastajn procentojn.

Retumiloj ankaŭ ŝanĝis sian staton kompare kun majo:

Retumilo Junio Majo
Chrome 76,3% 67,7%
Firefox 13,3% 18%
Safari 6,3% 7,2%
Opera 2% 3,1%

Tamen por ĉiu vortaro ĉefa trezoro estas la vorta provizo. Dum junio Esperanto-rusa vortaro pli riĉiĝis per 78 vortoj kaj Rusa-Esperanta - per 127 vortoj. Kaj ankaŭ dum monato estis aldonitaj korektoj laŭ proponoj de legantoj.

Ĉi-somere la redaktoro kaj kunordiganto de la vortaro Aleksander Osokin vizitos Tiĥvinon por partopreni TEMojn-2024, kie li rakontos pri stato de la vortaro, planoj kaj problemoj

Fontoj

redakti




Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo