Ĉefministro de Haitio eksiĝis sub la premo de bandoj

Merkredo, la 13-a de marto 2024

Ariel Henry en 2023.


La 12-an de marto ĉefministro de Haitio Ariel Henry eksiĝis sub la premo de bandoj, deklarintaj militon kontraŭ li. La landon regos transira prezidenta konsilio, kiu nomumos provizoran ĉefministron.

Promesoj kaj minacoj redakti

 
Claude Joseph en 2020.

La decido estis farita la 11-an de marto dum urĝa pintokunsido de la Karibia Komunumo en Jamajko. Ariel Henry, troviĝanta en Portoriko, ne partoprenis ĝin, sed konfirmis sian konsenton eksiĝi dum telefona konversacio kun Usona Sekretario de Ŝtato Antony Blinken. La novaĵon anoncis Irfaan Ali, prezidanto de Gujano, kiu aktuale prezidas la Karibian Komunumon.

La konsilion devos eniri voĉdonrajtaj reprezentantoj de la Montana Grupo, Fanmi Lavalas, Collectif, Pitit Desalin, EDE, la Movado de la 21-a de Decembro kaj du nevoĉdonrajtaj membroj reprezentataj civilan socion kaj interkonfesian religian komunumon. La membro ne devas havi kriman pasintecon forme de kondamna verdikto en iu ajn jurisdikcio. Krome la registaron ne povos eniri homoj, kiuj kontraŭis rezolucion de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj pri la sendo de eksterlanda misio al Haitio.

Jimmy Chérizier (pli konata kiel Barbecue), estro de banda federacio G-9, deklaris jam 11-an de marto ke G-9 agnoskos neniun registaron, establotan de tiu ĉi kunsido, ĉar nur la popolo de Haitio rajtas elekti siajn regantojn. Asistanto de Guy Philippe, alia bandestro kaj ribelestro, antaŭnelonge reveninta al Haitio kaj alvokinta al "revolucio" kontraŭ Ariel Henry, avertis ke liaj homoj rifuzos iun ajn registaron sen Guy Philippe kaj bruligos la ĉefurbon.

La konsilio devas esti kreita ene de 24 horoj.

Kiu estas kio redakti

 
Logoo de la Platformo Pitit Desalin.

La Montana Grupo kaj la Movado de la 21-a de Decembro partoprenis koalicion de reprezentantoj de komerco, civila socio kaj politikistoj subskribintaj kun Ariel Henry en 2022 interkonsenton konatan kiel la Interkonsento de la 21-a de Decembro aŭ la Montana-Interkonsento. Surbaze de tiu ĉi dokumento la 7-an de februaro 2024 devintus ekofici nova elektita registaro. Tamen Ariel Henry donis neniun potencon al la tripersona konsilio.

La Montana Grupo estas gvidata de haitia ekonomikisto Fritz Jean kaj konsistas el politikistoj, unuiĝintaj post la murdo de la antaŭa prezidanto Jovenel Moïse en 2021. Ĝi ricevis sian nomon pro la hotelo Montana en Portoprinco, kie kutime okazas ĝiaj kunsidoj.

Fanmi Lavalas (ankaŭ konata kiel Familio Lavalas) estas partio de la eks-prezidanto Jean-Bertrand Aristide, prezentanta sin kiel la social-demokratia. Lavalas en la haitia kreola lingvo signifas Lavango kaj estis uzata kiel nomo de popola movado, enposteniginta Aristide en 1990. La partion precipe reprezentas Maryse Narcisse.

Platformo Pitit Desalin estas partio de Jean-Charles Moïse, eks-prezidanto de Haitio (2015–2016). Ĝia nomo Infano de Dessalines-Platformo aludas al la haitia revoluciulo Jean-Jacques Dessalines.

EDE estas mallongigo por Les Engagés pour le Développement (Engaĝitaj je Evoluigo) estas partio establita de eks-ĉefministro Claude Joseph en 2021.

La Collectif estas koalicio de politikaj partioj, opoziciaj al Ariel Henry kaj postulintaj establon de transira registaro ekde la murdo de Jovenel Moïse en 2021.

Bandita milito redakti

 
Tendaro de viktimoj de tertremo. Haitio, 2010.

Amasaj tumultoj en Haitio eksplodis la 3-an de marto, kiam armitaj banditoj sturmokupis plej grandajn malliberejojn, liberiginte milojn da krimuloj kaj murdinte dekojn da homoj. Ekde tiam ili atakis plurajn instituciojn, inkluzive flughavenon, polican akademion, policejojn ktp. La ĉeministro tiutempe estis en Kenjo, kie li subskribis interkonsenton pri sendo de mil policanoj al Haitio por kontraŭstari la bandojn.

Ariel Henry ne povis alteriĝi en Haitio, Dominika Respubliko rifuzis akcepti lian aviadilon, do li devis alteriĝi en Portoriko. Unue li rifuzis eksiĝi kaj postulis ke internacia komunumo restarigu la ordon en Haitio, sed fine cedis al la premo.

Haitio dum jaroj suferas severegan ekonomian, politikan kaj socialan krizon. El 11 milionoj da loĝantoj 1 miliono vivas rande de malsatego, 350 mil fuĝis siajn hejmojn loĝante surstrate, en tentoj aŭ lernejoj dum la bandoj teroras, disrabas kaj detruas ĉion. En 2023 en la lando estis murditaj 5 000 kaj forkaptitaj 2 500 homoj, kio duoble superas ciferojn de 2022. Nur en januaro 2024 estis murditaj pli ol 800 homoj.

Kenjo diris ke ĝi prokrastas la sendon de siaj policanoj, ĉar polico ne povus agi en la lando kie mankas la registaro kaj laŭleĝaj aŭtoritatoj. Usono tamen esprimis esperon ke la misio komenciĝos sen pluaj prokrastoj kaj pretas pagi tiucele 300 milionojn da dolaroj.

Vivante Kune redakti

 
Jimmy Chérizier en septembro 2023.

En Haitio agas ĉirkaŭ 200 bandoj, el kiuj 20 regas plejparton de la ĉefurbo Portoprinco. La du plej grandaj grupoj estas G-Pèp kaj G-9 Familio. G-9 estas tradicie proksima al la reganta Haitia Tèt Kale Partio, dum G-Pèp subtenas la opozicion. Dum la ĉefministro vojaĝis al Kenjo la bandoj kreis koalicion Vivre EnsembleViv Ansanm (kio en la franca kaj la haitia kreola respektive signifas Vivante Kune) por kontraŭbatali lin kaj la registaron.

Publika reprezentanto de la koalicio iĝis Jimmy Chérizier, eksa oficiro de elita polica taĉmento, nun reganta G-9. Li asertas ke la ĉefa problemo de Haitio estas koruptita registaro dum li reprezentas la subprematan popolon. Dum sia gazetara konferenco li diris ke li gvidas "armitan ribelon" kies celo estas kreado de "alia Haitio", kies distingaj trajtoj interalie estos sekureco kaj forta justico.

Kvazaŭmilitaj taĉmentoj konataj kiel Tonton Macoutes estis aktive uzataj de François Duvalier, prezidanto de Haitio en 1957–1971, fifama pro sia krueleco, sed subtenita de Usono pro sia malamo al la komunista reĝimo en Kubo. En 1995 prezidanto Jean-Bertrand Aristide oficiale malestablis ĉiujn kvazaŭmilitajn organizojn kaj la armeon, sed en 2004 li estis eksigita dum ŝtatrenverso, pri kiu li akuzis Usonon kaj Francion. Parto de eks-militistoj kreis taĉmentojn de loka memdefendo baz, civiluloj kreis similajn memdefendajn grupojn bwa kale, multaj pliaj kvazaŭmilitaj grupoj kaj bandoj aperis kaj limo inter la banditoj kaj memdefendantoj ofte estas malklara. Ĉiuj flankoj kverelas kaj batalas inter si kaj samtempe proksimas al certaj politikistoj kaj partioj, defendante iliajn interesojn.

Fontoj redakti