Ĉinio klopodas revigligi sian ekonomion, trafitan de COVID-19

Lundo, la 2-a de marto 2020

Gazetara konferenco en Ĉinio

Laŭ raporto de ĉina ŝtata agentejo, 91,7% (48 000) de la ŝtataj kompanioj jam restarigis sian funkciadon, haltigitan pro la kvaranteno kaj aliaj sekvoj de la epidemio de COVID-19. En la naftogasa, telekomunika, elektrogenera kaj transporta industrioj funkcias jam pli ol 95% de la ŝtataj entreprenoj, en iuj industrioj ĝis 100%. Tamen pluraj indikiloj montras drastan falon en aliaj industrioj. La indekso de aĉetado en produktado (angle: manufacturing purchasing managers’ index (PMI)) falis ĝis 35,7, kio estas eĉ pli malbone ol post la financa krizo de 2008, kiam tiu indekso falis ĝis 38,8. La sama indekso en neproduktantaj industrioj (konstruado kaj servoj) falis de 54,1 en januaro ĝis 29,6, kio estas rekordo eĉ kompare al la antaŭa minimumo je 49,7, registrita en novembro 2011. Nur 30% de la etaj kaj mezaj entreprenoj restarigis la funkciadon. La registaro planas malaltigi interezojn, prokrasti pagojn de sociala asekuro kaj redukti prezon de elektro por subteni la entreprenojn. La ŝtataj entreprenoj kreas 23% ĝis 28% de la Malneta enlanda produkto kaj 6% ĝis 16% laborlokojn.

Fermo de pluraj urboj kaj blokado de la vojoj forte damaĝis la agrikulturan sektoron, kie pli ol tri milionoj da tunoj da produktoj (ĉefe rapide putrantaj legomoj) plenigis stokejojn. Oni forĵetas ilin aŭ transformas je fekundigiloj. Milionoj da provizoraj laboristoj ne povas veni al la farmoj pro vojblokado. Rano-bredistoj publike plendis al la aŭtoritatoj, ke ilia komerco estis malpermesita kadre de ĝenerala malpermeso de vendado de sovaĝaj bestoj. Ili atentigas ke en la industrio laboras multege da homoj, ke ĝi ne damaĝas la naturmedion kaj mankas alternativaj okupoj por ili. En 2017 la Ĉina Akademio pri Inĝenierado taksis la nombron de laborpostenoj en la ranbreda industrio je unu miliono kaj ĝian produktokapaciton je 50 miliardoj da juanoj (7,15 miliardoj da usonaj dolaroj).

En Honkongo la fama flosanta restoracio Jumbo Kingdom anoncis fermiĝon ekde la 3-a de marto por neprognozeble longa periodo. Ĝi malfermiĝis en 1976, lokiĝas en Aberdeen en la suda parto de Honkonga Insulo kaj estis vizitita interalie de la brita reĝino Elizabeto la 2-a, princo Harry, Gwyneth Paltrow, Tom Cruise. Ĝi aperas en la filmoj kiel The Man With the Golden Gun (1974) kaj Contagion de Steven Soderbergh (2011). Preskaŭ duono de la restoracia personaro, konsistanta el 60-70 homoj, estis maldungita jam en januaro. La fermo spegulas ĝeneralan kolapson de la honkonga ekonomio, trafita unue de la amasaj, kaj nun de la epidemio. La registaro prognozis rekordan buĝetan deficiton je 139 miliardoj da honkongaj dolaroj (ĉirkaŭ 17,8 miliardoj da usonaj dolaroj).

La honkonga dolaro malvaloriĝis je 0,3% kaj nun kostas 7,783 usonajn dolarojn kompare al la 5-a de februaro kiam ĝi kostis 7,763, kio estis plej alta kosto ekde marto 2017. Tamen la Centra Banko de Honkongo asertas, ke la financa sistemo de la aŭtonoma teritorio plu estas stabila.

Fontoj