Britio planas doni sian civitanecon al ĝis tri milionoj da honkonganoj

Ĵaŭdo, la 2-a de julio 2020

Brita pasporto.

La 1-an de julio la ĉefministro de Britio Boris Johnson deklaris en la parlamento, ke la nova ĉina leĝo pri nacia sekureco estas "klara kaj serioza" rompo de la interkonsento pri aŭtonomio de Honkongo, surbaze de kiu la insulo estis redonita de Britio al Ĉinio en 1997 kaj aldonis ke lia registaro planas ebligi al ĉiuj honkongaj posedantoj de la brita nacia (transmara) pasporto [BN(T)] restadon en Britio kun posta ricevo de la kompleta brita civitaneco. Normale posedanto de la BN(T)-pasporto rajtas nur senvize resti en Britio ĝis ses monatoj.

La brita ministro pri eksteraj aferoj Dominic Raab klarigis, ke tio rilatas al ĉiuj posedantoj de la menciita pasporto, iliaj geedzoj kaj idoj ĝis 18 jarojn aĝaj. Ili povos peti restadpermesilon, ebligantan resti en Britio dum kvin jaroj, kaj post pasigi 12 monatojn en tiu statuso ili rajtos plendi pri la brita civitaneco. En februaro 2020 haveblis 349 881 posedantoj de la BN(T)-pasportoj, sed sume rilate Honkogon temas pri ĝis tri milionoj da eventualaj alvenontoj.

Ankaŭ la ĉefministro de Aŭstralio Scott Morrison diris, ke lia registaro estas zorgita pro lasta ŝanĝoj en Honkongo kaj pripensas eblecon doni azilon al ĝiaj loĝantoj.

La brita ministerio pri eksteraj aferoj vokis la ĉinan ambasadoron Liu Xiaoming por esprimi al li sian "profundan zorgiĝon" pro la leĝo, kiun ĝi konsideras rompo de la Ĉino-Brita Komuna Deklaracio, subskribita en 1984 de la ĉefministroj Margaret Thatcher kaj Zhao Ziyang. Tio estas la dua fojo ekde 1984, kiam la ĉina ambasadoro estas vokata al la ministerio pri eksteraj aferoj de Britio rilate Honkongon.

Fontoj