Ĉinujo: Puno de morto por riĉa ĉino
Dimanĉo, la 25-a de majo 2014
Unu el la plej riĉaj homoj en Ĉinio estas kondamnita al puno de morto pro serio da krimoj, inter kiuj murdo kaj koruptado. Temas pri Liu Han, eksa estro de la Siĉuana firmao Hanlong-Grupo (angle).
Ankaŭ lia pli juna frato Liu Wei ekhavis la punon de morto; tiel sciigis novaĵagentejo Xinhua pasintvendrede.
La du fratoj estus estrintaj kriman organizaĵon, kiu okupiĝis per ĉiaj kontraŭleĝaj agadoj. Liu Han apartenis en 2013 kun taksita riĉaĵo de pli ol 475 milionoj de eŭroj al la 100 plej riĉaj ĉinoj.
Fontoj
(nederlande) «Doodstraf voor rijke Chinees» – [[nu.nl]], 23-05-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de nu.nl]] (france) «[ Chine : La déchéance des tigres]» – [[gazeto Le Monde]], 16-04-2014, paĝo 19 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de gazeto Le Monde]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |