Ĉinujo vidas plue malvarmiĝi sian ekonomion
Vendredo, la 6-a de marto 2015
La ĉina registaro atendas, ke la ekonomia kresko ĉi-jare plue plimalfortiĝu. Tion anoncis ĵaŭde ĉefministro Li Keqiang dum la ĉiujara kunveno de la ĉina 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK).
Ĉinio atendas nun, ke la ekonomio ĉi-jare kresku je ĉirkaŭ 7 elcentoj. Pasintjare oni ankoraŭ parolis pri celo de 7,5 elcentoj. Tamen en 2014 la kresko de la ekonomio plimalfortiĝis ĝis 7,4 elcentoj. Tiumaniere la ekonomia antaŭenirado alvenis al la plej malalta nivelo de la pasintaj dek kvin jaroj.
Nur pasintan finon de semajno la ĉina centra banko (Ĉina Popola Banko) plimalaltigis la interezan procenton, provante doni impulson al la plimalgrandiĝinta ekonomia kresko. La krom-unu plej granda ekonomio de la mondo luktas kontraŭ la sekvoj de la malforta kresko de la monda ekonomio, malvarmiĝanta nemoveblaĵoj-merkato kaj malpli forte kreskanta industrio.
Fontoj
(nederlande) «China ziet economie verder afkoelen» – [[nu.nl]], 2015-03-05 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de nu.nl]]
Zhang Xiaotong «Inaŭguriĝis la 3-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso» – [[El Popola Ĉinio]], 2015-03-05 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de El Popola Ĉinio]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |